Andrew Parrott

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrew Parrott
Persona informo
Naskiĝo 10-an de marto 1947 (1947-03-10) (77-jaraĝa)
en Walsall
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Universitato de Oksfordo
Okupo
Okupo dirigentoĥorestro • muzikologo
vdr
Andrew Parrott.

Andrew Parrott (* 10-an de marto 1947 en Walsall) estas angla ĥordirektisto kaj muziksciencisto.

Parrott studis ĉe la universitato de Oksfordo, kie li ĉefe okupiĝis pri la historiema koncertado de muziko el la 16-a kaj 17-a jarcentoj. Li estas konata kiel direktisto de la ensemblo Taverner Choir, Consort and Players. Lia publikaĵo Bachs Chor: zum neuen Verständnis trafis en la fakularo eksterordinaran resonancon. En ĉi tiu traktaĵo li defendas la tezon starigitan far Joshua Rifkin, ke Bach prezentis sian koncertan eklezimuzikon nur per kantvoĉa kvarto aŭ kvinteto.

Traktaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Bachs Chor: zum neuen Verständnis (Metzler - Bärenreiter)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Andrew Parrott » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3226040 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)