András Kubacska
Aspekto
András Kubacska | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de decembro 1871 en Nyíregyháza |
Morto | 15-an de oktobro 1942 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Etelka Fellner (en) |
Infano | András Tasnádi Kubacska |
Okupo | |
Okupo | gimnazia instruisto sciencovulgarigisto |
András Kubacska [andrAŝ kubaĉka], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kubacska András estis hungara instruisto. Lia filo estis András Tasnádi Kubacska.
András Kubacska [1] naskiĝis la 23-an de decembro 1871 en Nyíregyháza, li mortis la 15-an de oktobro 1942 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]András Kubacska akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Post siaj studoj inter 1896 kaj 1903 li restis plu samloke por instrui. Ekde 1903 ĝis la emeritiĝo en 1936 li instruis botanikon en luterana gimnazio en Budapeŝto. Li ofte verkis popularajn artikolojn pri la botaniko.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A Xanthium tövise (1902)