Angelus Manse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Angelus Manse
abato
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1356 (1356-11-30)
en Reĝlando Saksio
Morto 11-an de aŭgusto 1425 (1425-08-11) (68-jaraĝa)
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Portreto de Angelus Manes, abato de Rein inter 1399 kaj 1425

Angelus MANSE (latine: Angelus Pirnensis; naskiĝinta en 1357 en Saksio, mortinta la 11-an de aŭgusto 1425 verŝajne en Gratwein-Straßengel) estis abato de la cistercia Konvento Rein en Aŭstrio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Angelus Manse originis verŝajne el Pirna en la Margraflando Meißen. Frokuliĝinte en 1383 je Rein-konvento li nomumitis tie superulo de la novicoj, en 1399 prioro kaj finfine en la 7.6.1399 li elektitis abato.

En la jaro 1411 li nomumitis inspektisto de la hungarlandaj klostroj kaj en 1414 legato de duko Ernesto (Aŭstrio) ĉe la Koncilio de Konstanco. Li fariĝis en 1415 ankaŭ konsilisto kaj kortega kapelano.[1] Post la nomumo je oficiala duka konsilisto en al 30.10.1815 ankaŭ lia Konvento Rein ekĝuis specialan dukan protektiĝon.[2] Li krome engaĝiĝis en la t.n. Melka-reformo de la benediktanoj kun la reformemuloj Nikolaus Seyringer (el Subiaco) kaj Leonhard, prioro de Gaming.

Komisiite en 1423 fare de la ĉefkapitulanoj viziti inspektore la aŭstriajn cisterciajn monaĥejojn li komencis tiun ĉi projekton la sekvan jaron. Sed baldaŭ li devis interrompi la inspektadvojaĝon pro sanecaj kialoj ĉe Monaĥejo Heiligenkreuz. Ankaŭ pri la invitiĝo je Cistercio por partopreni la ĝeneralan kapitolon li devis rezigni pro malforteco korpa.

Verkistece[redakti | redakti fonton]

Li verkis la plej malnova konserviĝinta nekrologaro de Rein (Altes Reiner Totenbuch) el la jaro 1390-a kaj la D-urbarion el la jaro 1395, krome la katalogon de la abatoj en du versioj: pli longan el 1405 kaj pli mallongan el 1415. En 1410 li verkis je kanonika traktaĵo por la Koncilio de Pizo (kiu verkis supoze juristo de la Universitato de Vieno en 1409) antaŭparolon historion. Tie Manse prezentas la konciliaj teorioj de Sorbono kaj de la tie deĵoranta teologo Heinrich von Langenstein el Vieno. Krome li estas la verkinto de la manuskripto 63 de la konventa biblioteko (traktaĵo pri la Granda okcidenta skismo) kaj eble de Horologium sapientiae de Heinrich Seuse (manuskripto nr. 56).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rudolf Flotzinger: Musik in der Steiermark im Spätmittelalter, 2018, p. 590
  2. Monika Schellmann: Zur Geschichte von Herzog Ernst des Eisernen (1386/1402-1424). Nepresita disertaĵo, Vieno 1966, p. 190

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Beiträge zur Geschichte der Cistercienser-Stifte. Wien 1891
  • Paulus Rappold (eld.): Stift Rein 1129–1979. 850 Jahre Kultur und Glaube. Festschrift zum Jubiläum. Rein 1979

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]