Angla Kolegio de Romo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Preĝejo de la Angla Kolegio en Romo

Angla Kolegio de Romo estas katolika roma seminario (Collegium Anglorum = Venerable English College) por la formado kaj instruado de junaj anglalandanoj kandidatiĝintaj al sacerdoteco kaj destinitaj al pastra agado en Anglio. Fondita en 1579, ĝi estas la plej antikva anglalingva institucio establita ekstere de Anglio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en 1362 ĝis 1579, por la angloj loĝantaj en Romo helpe funkciis la hospico de Sankta Tomaso. Tie kolektiĝis la pilgrimoj venintaj el Anglio okaze de grandaj festoj aŭ religiaj celebradoj. Inter la gardantoj de la loko, oni trovos interalie Thomas Linacre kaj kardinalo Christopher Bainbridge.

En 1527, la Lanzikeneka Disrabado de Romo provokos dekadencon de la hospico ĉar okupita kaj ruinigita de la sanktimperiaj invadantaj trupoj. Samtempe la angla reĝo Henriko la 8-a decidis rompi siajn ligojn kun Romo kaj konservi sian regadon super la komenciĝanta Anglikanisma Eklezio.

En 1579, kardinalo William Allen decidis transformi, kun la helpo de la papo Gregorio la 13-a, la hospicon al seminario. La lernejo gastigis nombrajn personulojn, laŭjarcente, inter kiuj William Harvey, John Milton, Richard Crashaw John Evelyn, kaj poeto Anthony Munday priskribis la unuajn jarojn de la Kolegio baraktanta inter diversaj malfacilaĵoj.

La 17-a jarcento prezentis malfacilan periodon por la en kolegio preparitaj pastroj, misie elektintaj la Unuiĝintan Reĝlandon ĉar multaj el ili estis murditaj, torturitaj kaj enprizonigitaj sub la kontraŭkatolika reĝimo de Henriko la 8-a kaj lia posteulino Elizabeto la 1-a. Pro tio detiam, la Kolegio alprenis la nomon de Kolegio de Martiroj.

En 18-a jarcento, la institucio jam plurjarcenta transiris al la kaŭzo de Stuart engaĝiĝinta por la revenigo de la katolika religio en la Unuiĝinta Reĝlando. Sed la Kolegio estis okupita kaj eksproprietigita de la napoleona generalo Berthier.

Dum la 19-a jarcento la kolegia komplekso estis rearanĝita de kardinalo Nicholas Wiseman kiu povis vidi la reestabliĝon de la katolika hierarkio (loka episkoparo) sur la angla tero. Komence de la 20-a jarcento la Kolegio honoriĝis per la ĉeesto de energiaj personuloj: pastro Arthur Hinsley kaj William Godfrey, kiuj intense laboris en la jaroj inter la du mondaj militoj.

Hodiaŭ la kolegia sidejo konservas, sub aliaj manieroj, sian malnovan funkcion, enkuraĝigitan de la papo Johano Paŭlo la 2-a kiu vizitis la Kolegion en 1979 okaze de ĝia kvara jarcento.

Meblaro kaj garnaĵaro de la Kolegio[redakti | redakti fonton]

La tuta garnaĵaro de la Kolegio inspiriĝis el tiu de la Sankta Sidejo simbolanta la Petran tuteklezian servon de la sekvulo de Sankta Petro: tion elektis kaj aranĝigis kardinalo Allen financhelpata de la papoj. Ĝia nuna grandkvalita ĝardeno konservas la distingajn trajtojn de la 17-a jacento.

Listo de la pastroj martirigitaj[redakti | redakti fonton]

Gastiĝintoj en la Kolegio[redakti | redakti fonton]

Kutime katolikaj enminetuloj el Anglio gastiĝs en la porangla Kolegio. Inter ili:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]