Ankunft bei den schwarzen Schwänen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ankunft bei den schwarzen Schwänen (Alveno ĉe la nigraj cignoj) – albumfolio en A♭-maĵoro por piano (WWV 95) estas komponaĵo de Richard Wagner. Li komponis la verkon en 1861 je Parizo kaj dediĉis ĝin al Mélanie Renouard de Bussière. La prezentado daŭras proks. 5 minutojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post kiam Wagner malfondis frusomeron de 1861 sian mastrumaĵon en Parizo, li trovis pretertempan loĝeblecon en la prusa vicambasada hotelo. Tie li naĝigis sian rigardon el la fenestro sur la Tuileries, kie li vidis naĝi du nigrajn cignojn en baseno, al kiuj li sin sentis allogataj per revemo. Tiun ĉi penson li pli malfrue ekprenis, kiam li verkis la albumfolion „Ankunft bei den schwarzen Schwänen“. Wagner dediĉis ĝin al sia iama pariza dommastrino Grafino de Pourtalès.

Muziko[redakti | redakti fonton]

Ĝi komenciĝas per dutakta motivo, kiu ne jam ekkonigas la bazan tonalon A♭-maĵoro. Aperas tri inversigoj de DmØ, kiuj pro sia malligita pozicio ne jam aŭdebligas duobladominantan efikon; tiu ĉi ekestas nur je la tria ripeto per transkondukado en fremdnoto-havan E♭7, kiu nur duone dissolviĝas, ĉar la kvintokto en la baso restas kontinua. Harmonie la unua apero tamen restas plue ĉefe sur la dominanta septakordo, per kiu la parto finiĝas, sed restas ankaŭ malstabila per la duonfinaĵo atingita per la akordo E♭9-8.
Sekvas denove la komenca motivo, kiu ree post la tria eksonado transiras en la dominantan septakordon. Postsekve aperas modula ĉeno, kiu denove finiĝas per fremdnota E♭7.

Post ĉi tiu dua apero eksonas la temo, kiu nun precipe konsistas el alterna trisona kaj gama melodiaro kaj estas ornamata per multaj punktaĵoj, sinkopoj kaj aĉakaturoj. Altrudiĝas kapriĉa kaj libera super la simpla trisona akompano je ĉiu okona noto, kiu komence ne montras gravajn harmoniajn apartaĵojn – la alternado de toniko kaj dominanto nur malofte estas interrompata per aliaj, plejparte gamapartenaj akordoj. Je la fino duobla dominantakordo estas rekondukata sur la tonikon, antaŭ ol dominanta septakordo kaj tonika akordo finas la teman parton.

En la fina parto denove eksonas la komenca motivo, kiu ĉifoje tamen je la du ripetoj estas iomete ŝanĝata harmonie kaj melodie. Nova, sekva modula ĉeno finiĝas sur g♭-minora akordo. Post transkonduko D-DD-D la peco finiĝas per kodo, kiu baziĝas sur la tonikaj akordoj sur ĉiu okono aperintaj jam en la temo kaj disvolvas kiel motivo tonikajn arpeĝojn. La finaj akordoj referencas la komencan motivon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  • Richard Wagner: Klavierwerke - Gesamtausgabe. Eldonejo Schott, Majenco 1981

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Curt von Westernhagen: Wagner. Dua eldono, eldonejo Atlantis Musikbuch-Verlag, Zuriko 1979 ISBN 3-7611-0287-9 pj 291sj.
  • Richard Wagner, Mein Leben, p. 664. (Rete vokebla)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]