Anna Girò

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Anna Giro)
Anna Girò
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1709 (1709-11-30)
en Mantuo
Morto
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

Anna Girò (naskiĝinta ĉirkaŭ 1710), aŭ Anna Giraud La Mantovana, estis la artista nomo de Anna Maddalena Tessieri, nome itala mezzo-soprano. Ŝi estas plej bone konata pro sia kunlaborado kun la komponisto Antonio Vivaldi, kiu verkis kelkajn rolulojn de opero por ŝi.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Anna naskiĝis en Mantovo. La patro de Anna estis franca barbotondisto kaj fabrikanto de perukoj. Ŝi ekstudis kun Vivaldi ĉirkaŭ 1720. Ŝi debutis en Treviso en la aŭtuno de 1723, kaj en 1724 debutis sur scenejo en Venecio, dum ludado de Laodice de Tomaso Albinoni. Ŝi kantis por Vivaldi dekomence per sia apero de 1726 en sia opero Dorilla in Tempe, kaj poste ŝi kantis ankaŭ en Motezuma en 1733.[1] La samtempuloj de Vivaldi kaj modernaj fakuloj estis spekulaciantaj pri la naturo de la rilato inter Vivaldi kaj Girò, sed Vivaldi insistis ke tiu rilato estis pure artisma.[2]

Girò estis prima donna en dekoj da ludoj tra sia kariero. Ŝi pluigis sian sukcesan karieron ĝis 1748, kiam, post kanti dum la karnavalo en Piacenza, ŝi edziniĝis al vidvo, nome grafo Antonio Maria Zanardi Landi, kaj retiriĝis el ludado.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Chamber Cantatas of Antonio Vivaldi. de Michael Talbot. (revizio). Music & Letters Volume 88, Issue 3, pp. 515–519.
  2. Heller, Karl (1997). Antonio Vivaldi: The red priest of Venice. Hal Leonard Corporation, (ISBN 978-1-57467-015-8)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]