Anna Letenská

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anna Letenská
Persona informo
Naskonomo Anna Svobodová
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1904
en Nýřany, Bohemio, Aŭstrio-Hungario
Morto 24-an de oktobro 1942
en koncentrejo Mauthausen,  Nazia Germanio
Mortis per pafvundo vd
Tombo Saint Odile cemetery vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Familio
Patrino Marie Svobodová vd
Gefratoj Růžena Nováková vd
Profesio
Okupo filmaktoro • teatra aktoro • aktoro vd
Laborkampo aktorado • filmoteatro vd
Aktiva en Olomouc vd
Aktiva dum 1937 - 1942
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Anna Letenská, naskiĝinta la 29-an de aŭgusto 1904 (en kelkaj fontoj estas indikata erara jaro 1909) en Nýřany apud Plzeň kiel Anna Svobodová, mortigita la 24-an de oktobro 1942 en la koncentrejo Mauthausen-Gusen, estis ĉeĥa aktorino.

Ŝi devenis el migranta teatra familio. Ŝiaj gepatroj estis aktoroj Marie Svobodová (1871 - 1960) kaj Oldřich Svoboda. Ankaŭ ŝia fratino Růžena Svobodová (1899 - 1984) dediĉis sin al aktora laboro. Anna Letenská estis karakteriza kaj forta komikulino. Ŝi brile kreis, danke al sia kamparana aspekto, energiajn, temperamentajn kaj plensangajn knabinojn kaj virinojn. Ŝi estis daŭriganto de aktorado de Marie Hübnerová.

Lastaj kvin filmoj ŝi filmis en la plej malpeza periodo de sia vivo. Marie Letenská nome helpis kun sia dua edzo familion de doktoro, kiu flegis unu el paraŝutistoj farintaj atencon kontraŭ Heydrich. Dum tiel nomata "periodo de heydrich" ŝia edzo estis arestita kaj malliberigata fare de gestapo.

Eĉ Letenská mem devis esti arestita, gestapanoj ankoraŭ lasis fini ŝin ŝian lastan filmon nomita Přijdu hned (sed en la filmo ŝi lasis nenion koni je si kaj brile ŝi rolis komedian rolon, eĉ kiam ŝi devis suferi). Otakar Vávra, la reĝisoro de tiu ĉi filmo, pli poste rememoris, ke ĉiam, kiam ili finis filmeron, Letenská iris en angulon por sidiĝi, ŝi metis la kapon en la manplatojn kaj tiel ŝi "atendis", kiam ili ekzekutos ŝian edzon kaj kiam ili venos por ŝi. Tuj kiam ŝi finis la filmon, ŝi forveturis en la malliberejon kun pakumeto por la edzo, sed ŝi estis fare de gestapo arestita, malliberigata kaj enketata.

Ŝi estis transveturigita tra Terezín ĝis Mauthausen. Eĉ ĉi tie ŝi klopodis esti gaja kaj plena de optimismo. Laŭ mortoatesto trovita en arkivo ŝi estis en Mauthausen pafmortigita la 24-an de oktobro 1942 je la 10:56 en bunkro per ekpafo en la nukon. Ŝia edzo estis mortigita pli poste, la 26-an de januaro 1943 je la 16:45. Nur du monatoj post ŝia ekzekuto, la 25-an de decembro 1942 estis unuafoje prezentita en kinejoj la komedio Přijdu hned (Mi venos tuj).

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.