Anneliese Michel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anneliese Michel
Anneliese Michel antaŭ la atako de diablo
Anneliese Michel antaŭ la atako de diablo
Persona informo
Naskonomo Anneliese Michel
Naskiĝo 21-an de septembro 1952
en Ŝablono:Flagicon Leiblfing, Germanio
Morto 1-an de julio 1976
en Ŝablono:Flagicon Klingenberg am Main, Germanio
Mortokialo dehidratiĝosubnutrado • inanicio
Lingvoj germana
Ŝtataneco Okcidenta GermanioGermanio
Alma mater Gymnasium • Universitato de Würzburg
Okupo
Okupo studento • liceano
vdr

Anneliese Michel (naskiĝinta la 21-an de septembro 1952 en Leiblfing – mortinta la 1-an de julio 1976 en Klingenberg am Main) estis bavara studentino el katolika familio, kiu en periodo inter septembro de 1975 kaj julio de 1976 subiĝis al "granda ekzorcismo".

En la jaro 1968 unuafoje aperas ĉe Anneliese Michel unuaj simptomoj de eksterordinaraj atakaj statoj. Anneliese sen evidenta kaŭzo en lernejo senkonsciiĝis kaj la sekvantan nokton dum fortaj spasmoj ŝi tramordis sian langon. Pli poste ŝi indikis, ke dum tiu ĉi atako ŝi sentis fremdan forton, kvazaŭ ĝi enpremis ŝin en la liton.

Post plua atako en aŭgusto de 1969 familia kuracisto proponis neŭrologian esploron kun suspekto al epilepsio, sed ĉiuj testoj inkluzive de EEG finiĝis kun negativa rezulto kaj la esploro estis fermita kiel epilepsia malsaniĝo de tipo "grand mal", la spertita atako estis markita kiel cerba spasmo de nokta tipo. Anneliese ricevis kontraŭepilepsikaĵojn, per kiuj ŝi estis kuracata ĝis sia morto.

Eksteraj ligiloj