Anomalio de Ararato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fotografio de anomalio de Ararato, far de Defense Intelligence Agency en 1949.

la Anomalio de Ararato estas nekonata objekto aperanta sur iaj fotografioj de la neĝaj kampoj ĉe la supro de monto Ararato en Turkio. Iuj, kiuj interpretas Biblion laŭ ĝia propra senco, asertas, ke tio estas restaĵoj de la arkeo de Noa, grundita sur deklivo de monto Ararato.

La objekto kuŝas ĉe la nord-okcidenta fino de la okcidenta altebenaĵo de monto Ararato, je altitudo de 4 724 metroj, al 2 kilometroj de la monta kulmino (5 137 m), sur kruta deklivo. Ĝi estis unuafoje rimarkita de aera taĉmento de United States Air Force en 1949. Aliaj fotografioj estis faritaj de aviadiloj aŭ satelitoj en 1956, 1973, 1976, 1990 kaj 1992.

En 2004, Daniel McGivern, entreprenisto de Honolulu asertis, ke li financos per 900 000 dolaroj ekspedicion por malkovri la veron pri la anomalio de Ararato.

Post preparo abunde priparolata en informiloj, (inklude aĉeto de satelitaj fotografioj), li estis haltita de malpermeso fare de Turkio atingi la montan kulminon, kiu situas en militista areo. La National Geographic Society poste akuzis la tutan ekspedicion esti nur reklama bato, surbaze ke ĝia estro, la turka profesoro Ahmet Ali Arslan estis jam akuzita de falsigado de la fotografioj de la asertita arkeo.

CIA, kiu ekzamenis la satelitajn fotografiojn de McGivern, estimis, ke la anomalio konsistiĝas el « liniaj tavoloj da neĝo kovrataj de glacio kaj neĝo pli freŝdate kumulitaj ».

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]