Anpan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anpan.

Anpan (あんパン) estas dolĉa bulko de la japana kuirarto farĉita je anko (pasto de fazeoloj azukioj). Estas multaj tipoj de anpan, kiel goma an, ŝiro an, ugisu an kaj kuri an, sed la originala estas tiu de anko el fazeoloj azuki.

Inter 1874 kaj 1875 Ĝasubei Kimura iĝis bakisto. En tiu epoko la nura recepto de pano konata en Japanio estis de variaĵo dolĉ-acida, malmulte kongrua kun la tiama japana gusto. Ĝasubei deziris fari panon pli kongruan kun la japana gusto, kaj sukcesis ekhavi recepton laŭ stilo manĵuo, plialtigante la paston per la tradicia likva gisto sakadane. Poste li farĉis la panon per ŭagaŝi de pasto el fazeoloj kaj vendis la rezultan anpanon kiel aperitivo. La produkto iĝis tre populara, ne nur pro ties gusto, sed ankaŭ pro tio ke japanoj estis tiam tre interesataj pri ĉio nova kaj eksterlanda.