Antal Both

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antal Both
Antal Both
Antal Both
Persona informo
Naskiĝo la  2-an de septembro 1875(nun 1875-09-02)
en Hungario Nagyberezna (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 30-an de julio 1963
en Hungario Balassagyarmat (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo filozofo • gimnazia instruisto • teologo • inventisto
vdr

Antal Both [bot], laŭ hungarlingve kutima nomordo Both Antal estis hungara instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis bothfalvi.

Antal Both[1] naskiĝis la 2-an de septembro 1875 en Nagyberezna (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Velikij Bereznij en Ukrainio), li mortis la 30-an de julio 1963 en Balassagyarmat (Hungario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antal Both frekventis bazlernejon en sia naskiĝloko, gimnaziojn en Nagykároly kaj Szatmárnémeti (li maturiĝis en 1893). Post la abituriento li akiris teologian diplomon en seminario (1897), pli poste pedagogogian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1903. Li instruis en gimnazio de Balassagyarmat jam ekde la studjaro 1902 ĝis la emeritiĝo en 1936. Interrompe li batalis dum la 1-a mondmilito. Li havis edzinon, kiu naskis 7 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A görög himnusokról (1904)
  • Latin nyelvtan. I. rész. (1905)
  • Példagyűjtő a latin nyelvtan mondattani részéhez II. rész. (1907)
  • A családok világrendje (1942)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • fondaĵo ekde 2016
  • memortabulo en gimnazio de Balassagyarmat (2017)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]