Antal Czetz
Antal Czetz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 21-an de oktobro 1801 en Dés (Transilvanio, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 24-an de aprilo 1865 en Gáncs (Transilvanio, Aŭstra Imperio) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | botanikisto terposedanto |
Antal Czetz [cec], laŭ hungarlingve kutima nomordo Czetz Antal estis hungara komercisto, terkultivisto, botanikisto. Lia familia nomvarianto estis Czecz, lia botanika nomo estas Czetz.
Antal Czetz[1] naskiĝis la 21-an de oktobro 1801 en Dés (Transilvanio, Aŭstra Imperio, nuntempa Dej en Rumanio), li mortis la 24-an de aprilo 1865 en Gáncs (Transilvanio, Aŭstra Imperio, nuntempa Dumbrăveni en Rumanio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Antal Czetz estis komercisto en sia naskiĝurbo, sed en 1840 li retiriĝis kaj okupiĝis pri kolekto de kreskaĵoj en Transilvanio. En 1850 li translokiĝis al Gáncs. Inter 1850-1854 li kolektis 4641 ekzemplerojn el 939 specioj. Li korespondadis por ŝanĝi ekzemplerojn kun eksterlandaj botanikistoj, same en Hungario kun Lajos Haynald kaj Viktor Janka. Erdélyi Múzeum-Egyesület heredis valoran kolektaĵon de Czetz, la katolika eklezio heredis la bienon.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Azon növények névlajstroma, melyeket én kaptam és szárítottam 1850-től fogva (1872)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]Lia nomo estas videbla en kreskaĵoj Bubleurum Rodnense Czetzi kaj Erysimum Czetzianum.