Viktor Janka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viktor Janka
Viktor Janka
Viktor Janka
Persona informo
Naskiĝo la  24-an de decembro 1837(nun 1837-12-24)
en Aŭstrio Vieno (Aŭstra Imperio)
Morto la 9-an de aŭgusto 1890
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Lingvoj latinahungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo botanikistomilitisto
vdr

Viktor Janka, laŭ hungarlingve kutima nomordo Janka Viktor estis aŭstrohungara oficiro, botanikisto, muzeologo. Lia nobela antaŭnomo estis bulcsi [bulĉi], lia botanika nomo estis Janka.

Lilio Janka

Viktor Janka[1] naskiĝis la 24-an de decembro 1837 en Vieno (Aŭstra Imperio), li mortis la 8-an de aŭgusto 1890 en Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Viktor Janka jam interesiĝis pri la kreskaĵoj dum la lernejaj jaroj en Vieno, ekde 1853 en Kolozsvár (konata ankaŭ Klausenburg). En 1859 li estis kadeto, en 1861 leŭtenanto. Li batalis en la milito aŭstra-prusa en 1866. Li eksiĝis kiel ĉefleŭtenanto en 1867. Dum la pacaj tempoj li malkovris kaj priskribis plurajn plantospeciojn, eĉ iam li laboris en de:Naturhistorisches Museum Wien. En 1870 Lajos Haynald invitis lin labori en la Hungara Nacia Muzeo, kie tiutempe oni okupiĝis ankaŭ pri botanikaĵoj. Iom poste li esploris la Balkanon, Italion, Malton, Transilvanion kun Hungarlando. Li emeritiĝis en 1889 pro kormalsano.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Adnotationes in plantas dacicas nonnullasque alias europaeas (1860)
  • Adatok Magyarhon délkeleti flórájához (1874)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • Lilium jankae (vidu la foton!)
  • Jancaea Boiss
  • Himantoglossum jankae
  • Chamaecytisus jankae

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]