Antal Egyed

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antal Egyed
Persona informo
Naskiĝo 13-an de junio 1779 (1779-06-13)
en Székesfehérvár
Morto 27-an de aŭgusto 1862 (1862-08-27) (83-jaraĝa)
en Dunaföldvár
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • poeto • pastrotradukisto • teologa verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antal Egyed [edjed], laŭ hungarlingve kutima nomordo Egyed Antal estis hungara pastro, abato, poeto, tradukisto, membro (korespondanta en 1833) de Hungara Scienca Akademio.

Antal Egyed [1] naskiĝis la 13-an de junio 1779 en Székesfehérvár. Li mortis la 27-an de aŭgusto 1862 en Dunaföldvár.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antal Egyed frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, kie li ricevis helpon pri poemoj de Benedek Virág. Ekde 1799 li plulernis en Pécs. Li pastriĝis en 1803, poste li estis pastro laŭvice en Bükkösd, Bátaszék, Závod, Kocsola, Bonyhád. En tiu lasta urbo li interkonatiĝis kun la juna Mihály Vörösmarty. Ekde 1829 li estis en Dunaföldvár, kie li okupiĝis ankaŭ pri lokhistorio. En 1832 li ricevis la rangon abato. En 1862 li estis viktimo de rabomurdo. Liaj poemoj aperis ekzemple en Athenaeum (revuo). Liajn havaĵojn heredis ekzemple Nacia Teatro (Budapeŝto).

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Nagymélt. Szányi Ferencz ő nagyságának rozsnyói püspöknek, a pécsi megyebeli növendék-papság örök hálaadásul (1801) - poemo
  • T. Kajdatsi Antal úrnak örök emlékezetére némely jó barátjai ajánlják… (1812) - poemo
  • P. Ovidius Naso bús verseinek (levelei vagy pontusi elegiái) negyedik könyve (1845) - tradukaĵoj de Ovidio
  • Kis énekes könyv. hiveim számára (1834, 6-a eldono en 1856)
  • Egyed Antal elegiái három könyvben' (Elegioj de Antal Egyed en 3 volumenoj, (1848)
  • Átváltozások (1851) - tradukaĵoj de Ovodio

Fontoj[redakti | redakti fonton]