Antal Forgách
Antal Forgách | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 16-an de aprilo 1819 en Gács (Hungara reĝlando) |
Morto | la 2-an de aprilo 1885 en Gács, Hungara reĝlando |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | János Forgách (en) |
Parencoj | Flórián Rosty (en) (bofilo) |
Okupo | |
Okupo | politikisto ŝtata funkciulo |
Grafo Antal Forgách [forgAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Forgách Antal estis hungara ĉefkanceliero, politikisto, parlamentano, ĉefdepartementestro. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis ghymesi kaj gácsi [gimeŝi kaj gAĉi].
Antal Forgách [1] Arkivigite je 2014-10-23 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 16-an de aprilo 1819 en Gács (nuntempa Halič en Slovakio), li mortis la 2-an de aprilo 1885 en Gács.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Antal Forgách post lernado li ekhavis postenon en la hungara reĝa kortego en 1938. Post 4 jaroj li havis postenon en Rijeka, en 1846 en Pest (urbo). Dum la Hungara revolucio de 1848 komence ki estis senatestro, poste li apartenis al tiu minoritato, kiuj batalis kontraŭ la revolucio. Inter 1851 kaj 1859 li estis ĉefdepartementestro, poste guberniestro de Ĉeĥio, inter 1861-1864 ĉefkanceliero de la hungara kortego. Fine ekde 1867 li estis parlamenta deputito. Li ekhavis edzinon en 1863, kiu naskis 4 gefilojn. Li havis la titolon vera interna sekreta konsilisto.