Antal Friss
Antal Friss | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de januaro 1897 en Budapeŝto |
Morto | 25-an de februaro 1973 (76-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Okupo | |
Okupo | muzikisto • violonĉelisto |
Antal Friss [friŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Friss Antal estis hungara violonĉelisto, muziklerneja kaj altlerneja instruisto.
Antal Friss [1] naskiĝis la 18-an de januaro 1897 en Budapeŝto, li mortis la 25-an de februaro 1973 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Antal Friss studis en Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio, poste inter 1919-1922 en simila instituto en Berlino de en:Hugo Becker. Pro financaj malfacilaĵoj li muzikadis ankaŭ en kinejoj, hoteloj, teatroj. Hejmenveninta li instruis en muziklernejo, sed li estis ankaŭ muzikisto de Teatro Városi (1922-1931) kaj de Hungara Radio (1936-1951). Inter 1950 kaj 1972 li instruis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt, poste li emeritiĝis. Krom la instruado li partoprenis ankaŭ en koncertoj. Li ricevis premion en 1967.
Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]
Lia libro[redakti | redakti fonton]
- Gordonkaiskola (muzika lernolibro, kunaŭtoro)
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- oni aranĝas ĉiujare violonĉelan konkurson