Saltu al enhavo

Antal Róka

El Vikipedio, la libera enciklopedio

RÓKA Antal [roka] (naskita la 25-an de junio 1927 en Cașinu Nou, Rumanio; mortinta la 16-an de septembro 1970 en Siófok, Hungario estis hungara atleto, piediranto.

Biografio

Ĝis 1948 Antal Róka aktivis en la sportoklubo Újpesti Torna Egylet. en (UTE), de 1948 ĝis 1949 en Budapesti Egyetemi Atlétikai Club respektive en Tudományegyetem MEFESZ. De 1950 ĝis 1956 li estis atleto kaj piediranto de Budapesti Honvéd.

Li okupis la trian lokon en piedirado en la Somera Olimpiko 1952 en Helsinko kaj la kvinan lokon en la Somera Olimpiko 1956 en Melburno. En 1954 li atingis la trian lokon en la Eŭropa Atleta Ĉampionado en Berno. En 1952 kaj 1954 li starigis mondrekordojn. De 1949 ĝis 1955 li sepfoje estis hungara ĉampiono, en 1952 kaj 1956 landa rekordtenanto. Lia plej bona rezulto en piedirado je 50 km en 1956 estis 4 horoj, 21 minutoj, 57.6 sekundoj. De 1952 ĝis 1956 li estis hungara selektito.

Fonto