Antal Róka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antal Róka
Persona informo
Naskiĝo 25-an de junio 1927 (1927-06-25)
en Cașinu Nou
Morto 16-an de septembro 1970 (1970-09-16) (43-jaraĝa)
en Siófok
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo atleto • sportisto
vdr

RÓKA Antal [rOka] (naskita la 25-an de junio 1927 en Cașinu Nou, Rumanio; mortinta la 16-an de septembro 1970 en Siófok, Hungario estis hungara marŝkuradisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1948 Antal Róka aktivis en la sportoklubo Újpesti Torna Egylet. en (UTE), de 1948 ĝis 1949 en Budapesti Egyetemi Atlétikai Club respektive en Tudományegyetem MEFESZ. De 1950 ĝis 1956 li estis atleto kaj marŝkuradisto de Budapest Honvéd FC.

Li okupis la trian lokon en piedirado en la Somera Olimpiko 1952 en Helsinko kaj la kvinan lokon en la Somera Olimpiko 1956 en Melburno. En 1954 li atingis la trian lokon en la Eŭropa Atleta Ĉampionado en Berno. En 1952 kaj 1954 li starigis mondrekordojn. De 1949 ĝis 1955 li sepfoje estis hungara ĉampiono, en 1952 kaj 1956 landa rekordtenanto. Lia plej bona rezulto en piedirado je 50 km en 1956 estis 4 horoj, 21 minutoj, 57.6 sekundoj. De 1952 ĝis 1956 li estis hungara elektito.

Fonto[redakti | redakti fonton]