Antaŭkambrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La longa tempo de la Tera formiĝo ĝis la apero de unuaj prabestoj, kiu daŭris de antaŭ 4.600 ĝis antaŭ 570 milionoj da jaroj, estas nomata Antaŭkambrio. Dum tiu tempo ne ekzistis formoj de vivo krom eble mikroboj. Ĝi estas komuna nomo por ĉiuj eraoj kaj formacioj antaŭ Kambrio. La antaŭkambria erao dividiĝas je du grandaj partoj:

  • Arkeozoiko - la unua erao de Antaŭkambrio, dum kiu apenaŭ ekzistis vivantaj organismoj sur la planedo Tero. Proksimuma aĝo - 4.500 milionoj da jaroj.
  • Proterozoiko - la dua erao de Antaŭkambrio. Proksimuma aĝo - 1.100 milionoj da jaroj.

Ĉi tiun epokon sekvis la paleozoika erao, dum kiu evoluis la plimulto de la nun ekzistantaj plantoj kaj bestoj.