Anthony Hendrik van der Boon Mesch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anthony Hendrik van der Boon Mesch
Bildo de Antonius Henricus van der Boon Mesch, farmaciisto, kemiisto kaj rektoro de la Universitato de Lejdeno inter 1847 kaj 1848.
Bildo de Antonius Henricus van der Boon Mesch, farmaciisto, kemiisto kaj rektoro de la Universitato de Lejdeno inter 1847 kaj 1848.
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aprilo 1804 (1804-04-15)
en Delft
Morto 12-an de aŭgusto 1874 (1874-08-12) (70-jaraĝa)
en Leiden
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Belgio vd
Alma mater Universitato de Lejdeno vd
Familio
Gefratoj Hendrik Carel van der Boon Mesch vd
Profesio
Okupo kemiisto • universitata instruisto vd
Doktoreca konsilisto Caspar Georg Carl Reinwardt vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Anthony Hendrik van der Boon Mesch (Delft, la 15-an de aprilo 1804 - Lejdeno, la 12-an de aŭgusto 1874) estis nederlanda apotekisto, kemiisto kaj profesoro pri agrikultura ekonomiko en Lejdena Universitato, kaj Rektoro Magnificus de tiu universitato inter 1847-1848. Anthony Hendrik estis frato de la kuracisto Hendrik Carel van der Boon Mesch (1795-1831).

Li estis filo de la apotekisto Hendrik Carel van der Boon Mesch (1760-1832) kaj Elisabeth Jacoba van Braam (1764-1807)[1]. Lia patro establis apotekon en Delft kaj tie li vizitadis la latinan lernejon kaj ricevis lecionojn de la loka apotekisto, S-ro van Eijben. Pli malfrue, li translokiĝis al la Akademio de Lejdeno, kie lia frato ankaŭ estis lernanto. Inter 1821 kaj 1826 Van der Boon Mesch partoprenis en tri konkursojn (du pri kemio kaj unu pri beletristiko) kiujn li venkis. En la 16-a de junio 1826, li doktoriĝis en la Universitato de Lejdeno per sia disertacio Disputatio geologica inauguralis de incendiis montium igni ardentium insulae Javae eorumdemque lapidibus ..., kiu cetere estis tradukita en la germanan.

En la sama jaro, la 26-an de julio, li fariĝis docento pri natursciencoj, kun instrua posteno pri kemio kaj industrio, en Lejdeno. La 6-an de januaro 1829-a li estis nomumita profesoro (en tiu tempo lektoro) pri kemio ĉe la Universitato de Lejdeno, kiun taskon li prenis la 24-an de majo 1829 per la parolado pri Chymiae artibus conjunctae fine et officio. La 29-an de septembro 1836, li iĝis plentempa profesoro pri kemio per reĝa dekreto. Lia lektoreco inkludis farmacian, neorganikan kaj organikan kemion.

Post kiam Gerard Wttewaall van Wickenburgh (1726-1839) mortis li transprenis la katedrojn pri agrikulturo kaj kiam Kaspar Georg Karl Reinwardt (1773-1854) eksoficiĝis li transprenis liajn lecionojn pri kemio en 1844. Li ankaŭ partoprenis la organizajn taskojn de la universitato kaj estis rektoro de la universitato en 1847/48. Li metis ĉi tiun taskon en la verko "de rebus academicis nostra praesirtiem aetate justo pretio habendis". La 6-an de oktobro 1859, li faris paroladon ĉe la inaŭguro de la nova kemia laboratorio en Lejdeno. La 30-an de septembro 1873, li retiriĝis el sia profesoreco per reĝa dekreto, kiun peton li plenumis la 1-an de oktobro de tiu jaro.

Li ankaŭ estis membro de pluraj kleraj societoj de sia tempo. En 1833 li iĝis asociita membro de la "Diligenta Societo"[2] en Hago, ankaŭ korespondanta membro en 1829, membro de la unua klaso de la Reĝa Nederlanda Instituto pri Sciencoj en Amsterdamo en 1843 kaj post ĝia reorganizado, li iĝis membro en 1851 de la Reĝa Nederlanda Akademio pri Sciencoj (Fako de Naturhistorio). Li ankaŭ estis honrigita per la titoloj "Kavaliro de la Ordeno de la Nederlanda Leono" kaj "Komandoro kaj Grandioza Oficiro de la Ordeno de la Kverko-Krono". Lia korpo estis entombigita en Delft.

Li estis edziĝinta al Adriana Daniela Hermanna ("Jeanne") Mobachius Quaet (1812-1848).

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Commentatio ad quæstionem ab ordine philosophiae theorethicae et literarum humanorum in academia gandavensi (…) Gandavi 1824.
  • Disputatio Geologica de incendiis montium igni ardentium insulae Javae, eorumsemque lapidibus. 1826. (Online)
  • Oratio de Chymicae artibus conjunctae fine et officio. Lejdeno 1829.
  • Leesboek der scheikunde met toepassing op kunsten en fabryken. 1831, 3 delen.
  • Redevoering over den voordeeligen invloed der natuurkundige wetenschappen op De Nijverheid. (Pri la influo de la fizikaj sciencoj sur industrio), 1834. (Online)
  • Over den invloed der natuurkundige wetenschappen op de nijverheid. 1834.
  • Over de foeselolie, (Pri la vaksa oleo), 1836.
  • Nederlandsche apotheek. (Nederlanda apoteko), 1851. (Online)
  • Over de beoefening der natuurkundige wetenschappen voor den landbouw in Nederland. 1846.
  • Oratio de rebus Academicis nostra praesertim aetate, justo pretio hebendis. (Parolado pri akademiaj aferoj, precipe en nia epoko, je malalta prezo) 1848.
  • Levensbericht van Jhr. Mr. J.W. van Vredenburch. ("Vivraporto de junulino", de Mr. Jan Willem van Vredenburch) (1782-1849) Middelburg, 1850.
  • De droogmaking van het Haarlemmer Meer. (La drogofrabrikado de Haarlemmer Meer), Haarlem 1855. (Online)
  • De vooruitgang op Schiermonnikoog. Haarlem. 1862

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Genealogie Online
  2. Diligentia estis kulta societo fondita en Hago en 1793. Ĉiuj regantaj monarkoj de Nederlando ekde la reĝo Vilhelmo la 1-a estis patronoj de Diligentia, kaj multaj membroj de la reĝa familio estis honoraj membroj.