Antifrazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En retoriko, la antifrazo[1] estas ironia uzo de vorto por signifi la malon.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Jen antifrazoj krioj:

  • Bonege! (en la mala senco: malbonege!)
  • Kiel bela! (en la mala senco: kiel fuŝa!)
  • Jen Ejnŝtejno! (pri idioto)

Kelkfoje, antifrazo estas eŭfemismo. Eŭripido uzas la epiteton Eŭmenidoj (antikve-greke Εὐμενίδες), laŭvorte “La Afablulinoj”, por la Erinioj, kiuj estas diinoj de venĝo kaj puno.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La termino antifrazo devenas de la helena ἀντίφρᾰσῐς antífrasis, kun estas kunmetaĵo de ἀντί antí “kontraŭ” kaj φρᾰ́σῐς frásis “parolo, esprimo”.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]