Antipirino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Antipirino[1] estas blanka amara pulvoro, eltirita el terkarbo kaj uzata kontraŭ febro kaj neŭralgio. La vorton ekuzis L. L. Zamenhofo mem. Resuma formulo de antiprino estas C11H12N2O. Fakte la nomo "Antipirino" origine estis varmarko, komerca marko lanĉita de la farmacia firmao kiu unue produktis kaj vendis la substancon, kaj de la komercaj reklamoj eniris multajn vortarojn, ankaŭ nian PIV. Moderna libera nomo laŭ la juro de publika havaĵo tial estus Fenazono, sed ĉar tiu nomo probable ankoraŭ aperas en neniu esperanta vortaro, kaj "antipirino" jes, estas en ordo provizore uzi la vortaran vorton, senkonsidere ke fakte ĝi estas komerca marko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]