Anton Staus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anton Staus
Persona informo
NomoAnton Staus
Dato de naskiĝo5-a de septembro 1872
NaskiĝlokoHejdelbergo
Dato de morto21-a de julio 1955
MortolokoPullach im Isartal
Aĝo je morto82
Okupoj kaj profesioj
Okupojastronomo kaj inĝeniero
Geografio
ŜtatoGermanio
Lingvoj
Parolata lingvogermana lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Anton Staus (naskiĝis la 5-an de septembro 1872 en Hejdelbergo, mortis la 21-an de julio 1955 en Pullach im Isartal) estis germana astronomo kaj inĝeniero

Li lernis pri maŝinkonstrua inĝenieriko en la teknika altlernejo de Karlsruhe, kaj iĝas ĉef-inĝeniero en 1899. En 1914 li estas nomumita profesoro en la inĝenierika lernejo de Esslingen am Neckar, sed la komenco de la unua mondmilito malhelpis lin okupi tiun posteno : li servis dum la milito kiel leŭtenanto en la observad-balonoj. Nur en 1918 li okupis sian katedron en Esslingen. Li tie laboris inter alie pri la termikaj motoroj.

Sekve al malsano, kiu trafis lin dum la milito, li emeritiĝis en 1930 kaj instaliĝis en Pullach.

Krom la maŝinkonstruo, Staus okupiĝis pri astronomio kaj plibonigo de teleskopoj. Dum sia lerntempo, li ekkonis la astronomon Max Wolf, kiu konstruis sian propran privatan observatorio kaj malkovris asteroidojn per fotografio.

Li mem malkovris la asteroidon 335 Roberto, la 1-an de septembro 1892 sur fotografa plato.

En 1905 li konstuigis, en Rüppurr (kvartalo de Karlsruhe), sian privatan observatorion kies ĉefa instrumento estis refraktoro de 20 cm de diametro. Pri sia sperto de astronomo, li verkis la libron "Fernrohrmontierungen und ihre Schutzbauten", eldonita en 1952, kiu estas la referenca libro de la amatoraj astronomoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]