Antoni Kępiński

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Antoni Kępiński (la 16-an de novembro 1918 en Dolina apud Stanisławów, la 8-an de junio 1972 en Krakovo) - pola psikiatro, kuracisto, sciencisto kaj ankaŭ humanisto kaj filozofo, kiu kritikis mistikan pensmanieron de Jung, malakceptis lian teorion de tipoj, kreinte sian propran. Tamen en sia libro "Psiko-patologio de neŭrozoj" proponis la terminon "informacia metabolo" (interŝanĝo), eksplikanta, laŭ lia opinio, principojn de stabilaj rilatoj inter homoj.

Verkaro

Liaj sciencaj atingoj ampleksas pli ol 140 publikaĵoj kaj multaj libroj, el kiuj la plej konataj estas:

  • Lęk (Timo)
  • Melancholia (Melankolio)
  • Podstawowe zagadnienia współczesnej psychiatrii (Fundamentaj problemoj de la nuna psikiatrio)
  • Poznanie chorego (Kono de malsanulo)
  • Psychopatie (Disociaj personecoj)
  • Psychopatologia nerwic (Psiko-patologio de neŭrozoj)
  • Refleksje oświęcimskie (Aŭŝvicaj pripensoj)
  • Rytm życia (Ritmo de la vivo)
  • Schizofrenia (Skizofrenio)
  • Z psychopatologii życia seksualnego (El psiko-patologio de seksa vivo)