Antonina Miliukova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonina Miliukova
Persona informo
Naskiĝo 23-an de junio 1848 (1848-06-23)
en Rusia Imperio
Morto 16-an de februaro 1917 (1917-02-16) (68-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Moskva Ĉajkovskij Konservatorio
Familio
Edz(in)o Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij
Okupo
Okupo pianisto
vdr

Antonina Ivanovna MILIUKOVA (rusa: Антонина Ивановна Милюкова; 5a de Julio [malnovstile 23a de Junio] 1848 – 1a de Marto [malnovstile 16a de Februaro] 1917) estis la edzino de rusa komponisto Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij el 1877 ĝis lia morto en 1893. Post la geedziĝo ŝi estis konata kiel Antonina Ĉajkovskaja.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝia familio estis de malriĉa nobela familio de Moskvo. Ĉajkovskij mem rakontis, ke ŝia familio estis tute kverelema, nome inter la gepatroj, la gefratoj, inter ili kaj la patrino ktp.[1]

Antonina ekkonis Ĉajkovskij en 1865 en Moskvo ĉe komuna amikino, Anastasia Jvostova, konata kantistino. Frato de Anastasia, Nikolaj, estis samklasano de la frato de Ĉajkovskij, Modest, en la Imperia Altlernejo de Jurisprudenco. Antonina estis tiam 16-jaraĝa; Ĉajkovskij 25-jaraĝa. Li ne memoris tiun kunsidon. Ŝi aliflanke ekde tiam sekrete enamiĝis je li. Ŝi ĉesis labori kiel kudristino por studi muzikon en la Moskva Konservatorio, kie Ĉajkovskij instruiss. Finfine, ŝi abandonis siajn studojn tie, probable pro financaj problemoj. Ŝi skribis leterojn al Ĉajkovskij, almenaŭ dufoje en 1877, du jarojn post la studĉeso. Tiam ŝi estis 28-jaraĝa.

Junie 1877, Ĉajkovskij proponis geedzecon, por (laŭ unu teorio) por kontentigi sian familion kaj por eviti sociajn onidirojn rilate al lia seksa orientiĝo. Li priskribis Miliukova kiel "virino al kiu mi tute ne estas enamiĝinta." Ili geedziĝis en la Preĝejo de Sankta Georgo en Moskvo la 18an de Julio 1877 (6a de Julio, malnovstile) kaj okazigis nuptan vespermanĝon en la Hermitage Restoracio.[2][3]

La geedzeco estis katastrofa por Ĉajkovskij. Porĉiama separiĝo okazis post nur ses semajnoj, pro kio Modesto kulpigis la karakteron de Antonina. En sia biografio pri Ĉajkovskij, Modest priskribis ŝin kiel "freneza duon-ingenia."[4] Por Antonina la geedzeco estis periodo de granda feliĉo. Antonina reagis negative al sia separiĝo el Ĉajkovskij. Pro la tiama juro pri divorco en Imperia Rusio, ambaŭ restis laŭleĝe geedzoj ĝis la morto de Ĉajkovskij. En Marto 1881, Antonina naskis filon ekster la geedzeco. Kvankam Ĉajkovskij tiam havis jurajn grundojn por divorcpeto, li tion ne faris. Finfine, ŝi havis tri filojn. Ŝi lasis ĉiujn el ili en orfejoj. Kvankam ŝi vivis pli ol Ĉajkovskij je 24 jaroj, ŝe pasigis la lastajn 20 el ili en frenezulejo. ŝi mortis la 1an de Marto 1917 en Moskvo estante 68-jaraĝa.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Klimenko, Iván, Moí Vospominániya, citita en Poznansky, Alexander de Tchaikovsky: La serĉo de la interna homo (Novjorko: Schirmer Books, 1991), p. 226.
  2. Valerii Sokolov, Антонина Чайковская: История забытой жизни [Antonina Ĉajkovskaja: Historio de forgesita vivo] (Moskvo, 1994)
  3. Hermitage Restaurant. Alirita en Decembro 2009 el "Hermitage Restaurant". Arkivita el la originalo en 2010-02-04. Alirita en 2009-12-14.
  4. Citita en Holden, Anthony Tchaikovsky: A Biography (New York: Random House, 1996), 126.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Brown, David, Tchaikovsky: The Crisis Years, 1874-1878, (Nueva York: W.W. Norton & Co., 1983). ISBN 0-393017-07-9.
  • Brown, David. Tchaikovsky: The Man and his Music (Londono: Faber & Faber, 2006). ISBN 0-571-23194-2. Also (New York: Pegasus Books, 2007). ISBN 1-933648-30-9.
  • Holden, Anthony Tchaikovsky: A Biography Random House; (27a de Februaro, 1996) ISBN 0-679-42006-1
  • Poznansky, Alexander Tchaikovsky: The Quest for the Inner Man (Novjorko: Schirmer Books, 1993). ISBN 0-02-871885-2.