Antono Giustinian

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Antonio Giustiniani)
Antonio Giustiniani
(1466-1524)
"Elsendaĵoj de Antonio Giustinian, venecia ambasadoro en Romo ekde 1502 ĝis 1505", verko represita en 1876.
"Elsendaĵoj de Antonio Giustinian, venecia ambasadoro en Romo ekde 1502 ĝis 1505", verko represita en 1876.
Persona informo
Naskiĝo 1466
en Paroĥejo de Sankta Pantaleono, Venecio, Italio
Morto 25-a de septembro 1524
en Venecio, Italio
Alma mater Universitato de Padovo
vdr

Antonio GIUSTINIAN (1466-1524) (Venecio, Italio, 1466 - Venecio, Italio, 25-a de septembro 1524) estis itala humanisto, filozofo, teologo, profesoro pri filozofio en Rialto (1499), kaj ambasadoro de Venecio en Romo (inter 1502 kaj 1505) kaj Konstantinopolo en la 7-a de junio 1513. En 1506 li edziĝis al Elisabetta di Alvise Da Mula kiu donis al li tri infanojn, inter ili Francesco Giustinian (1507-1554), kiu estis ambasadoro en Francio inter 1537 kaj 1545, Marko Giustinian Ferrandina (1522-1596).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis la plej maljuna filo de Polo di Antonio e di Alba Querini di Nicolò di Francesco da Candia. Lia familio estis konata kiel la "familio de la episkopoj" pro la multaj prelatoj kiuj elstariĝis. En 1493, li akiris sian bakalaŭrecon en la Universitato de Padovo, kie li kultivis la studojn pri filozofio kaj teologio. Kiel membro de reganta klaso kaj sub la ombro de la humanistoj el antaŭaj generacioj, li interkonsiligis kulturon kaj politikon malfermante sian politikan "cursus honorum" la 2-an de julio 1494 per magistrateco de la malnovaj aŭditorioj kiun li sekvis la 24-an de oktobro 1497, la elekton kiel inspektoro de la kamerao. En 1498 Giustinian estis elektita por eskorti la florencajn kaj imperiajn ambasadorojn vizitintajn Venecion; ankaŭ ĉi-tipaj taskoj estis konfiditaj al li en la sekvaj jaroj, signo de la reputacio, kiun li jam ĝuis.[1]

En la sama jaro li okupis la profesorecon kiel filozofia leganto en la fama Rialto-lernejo. En novembro 1499, kiam li daŭre estis inspektoro de kameroj, li estis nomumita leganto de filozofio kaj la 13-an de oktobro 1501, dum li estis en la areo de la Senato, li estis elektita ambasadoro en Hispanio kun la garantio ke la posteno de leganto estos rezervita al li ĝis lia reveno, sed li ne foriris, ĉar la 9-an de februaro 1502 li estis nomumita ordinara ambasadoro al Romo. Li tial abdikis de la Rialto-lernejo kaj estis anstataŭigita per Lorenzo di Francesco Bragadin (1458-1530), kiun li mem indikis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]