Bernardo Giustiniani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bernardo Giustiniani
(1408-1489)
Dek kvin libroj pri la origino de la urbo Venecio, kaj la aferoj faritaj de la venecianoj [...] Aldonis krome la vivon de la dia Marko la Evangeliisto, kaj lian tradukon [...] al Venecio, [Antonio Brucioli] , 1534
Dek kvin libroj pri la origino de la urbo Venecio, kaj la aferoj faritaj de la venecianoj [...] Aldonis krome la vivon de la dia Marko la Evangeliisto, kaj lian tradukon [...] al Venecio, [Antonio Brucioli] , 1534
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1408
en Venecio, Italio
Morto 10-an de marto 1489
en Venecio, Italio
Ŝtataneco Venecio vd
Alma mater Universitato de Padovo
Familio
Patro Leonardo Giustinian vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bernardo Giustinian (1408-1489) (naskiĝis en Venecio, Italio, 6-an de januaro 1408 - mortis en Venecio, Italio, 10-an de marto 1489) estis itala humanisto, politikisto, diplomato kaj historiisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Bernardo Giustiniani estis eminenta venecia humanisto, politikisto, kaj diplomato de la meza kaj malfrua 15-a jarcento. Li estis mentorita fare de Guarino Veronese kaj Georgo de Trebizondo antaŭ studado pri artoj kaj juro en la universitato de Padovo. Li estis konata pro siaj multaj paroladoj kaj epistolaj rilatoj, sed lia reputacio ripozas ĉefe sur lia historio de Venecio, "De origine urbis Venetiarum rebusque ab ipsa gestis historia" (ĉi-poste mallongigita al "De origine urbis").

Tiu ĉi teksto estas konsiderata signifa kaj moderna verko de la venecia historiografio de la 15-a jarcento. Giustiniani ankaŭ ludis grandan diplomatian rolon por Venecio en la mezo de turbula jarcento: li estis ambasadoro de Venecio al la Imperiestro Frederiko la 3-a (1415-1493), la franca reĝo Ludoviko la 12-a, Pio la 2-a kaj Paŭlo la 2-a, Napolo, Ferrara kaj Milano.

Giustiniani ankaŭ estis elektita aŭ de la Senato aŭ la "Maggior Consilio" krom aliaj postenoj; li estis duka konsilisto, membro de la Konsilio de la Dek, kaj poste unu el la naŭ prokuratoroj de Sankta Marko — la dua plej alta pozicio en la respubliko, post la doĝo. Esenca humanisto en sia propra rajto, li ankaŭ estis signifa patrono de aliaj, kaj entute grava figuro en malfrua-15-ajarcenta venecia kulturo, socio, kaj politiko.[1]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]