Giovanni Mocenigo
Giovanni Mocenigo (1409-1485) | ||
---|---|---|
Doĝo de Venecio | ||
![]() 72-a Doĝo de la Respubliko de Venecio
| ||
![]() | ||
Persona informo | ||
Giovanni Mocenigo | ||
Naskiĝo | 1409 en Venecio, ![]() | |
Morto | 14-a de septembro 1485 en Venecio, ![]() | |
Tombo | Sanktaj Johano kaj Paŭlo [#] | |
Religio | katolikismo [#] | |
Lingvoj | itala [#] | |
Ŝtataneco | Venecia respubliko [#] | |
Familio | ||
Dinastio | familio Mocenigo [#] | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Giovanni Mocenigo (1409-1485) estis 72-a Doĝo de la Respubliko de Venecio kaj frato de Pietro Mocenigo (1406-1476). Laŭ kelkaj kronikistoj li elektiĝis dank'al la altaj meritoj de sia frato ol siaj propraj, sed, kontraŭe al la kronikoj de la historiisto Alvise Cadamosto (1429-1483) li estas pentrata kiel homo trankvila, humana, liberala, kapabla kaj justa.
Li estis doĝo inter la 18-a de majo 1478 kaj la 14-a de septembro 1485, kaj en la 24-a de januaro 1479, li devis alfronti militon kontraŭ la turkojn, komanditan de la sultano Mehmedo la 2-a, tasko kiun li plenumis kun energio kaj sekureco, kaj la milito daŭris ses jarojn. En la 14-a de septembro 1483, okazis granda fajro en la Duka Palaco, kie oni perdis grandan kvanton da pentraĵoj kaj artaĵoj. La historiisto Marin Sanudo (1466-1536) asertis ke multaj valoraĵoj povus saviĝi se la doĝo ne estus neinta la malfermon de siaj dormoĉambroj pro timo je rabistoj.