Cristoforo Moro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cristoforo Moro
(1390-1471)
Bildo de Kristoforo Moro
Bildo de Kristoforo Moro
Persona informo
Cristoforo Moro
Naskiĝo 1390
en Venecio, Italio
Morto 9-a de novembro 1471
en Venecio, Italio
Tombo San Giobbe vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Venecia respubliko vd
Alma mater Universitato de Padovo vd
Familio
Dinastio Moro vd
Edz(in)o Cristina Sanudo vd
Profesio
Okupo diplomato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Cristoforo Moro (1390-1471) (naskiĝis en Venecio, Italio, 1390 - mortis en Venecio, Italio, 9-a de novembro 1471) estis itala kondotiero, humanisto kaj doĝo de Venecio (1462-1471) kiu estis sukcedita de Niccolò Tron (1399-1473).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lia edzino estis Cristina Sanudo (1400-1471)

La regado de Moro estis markita per la komenco de longa milito inter Venecio kaj la turkoj. En 1463 Pio la 2-a sendis Moro-n konsekritan glavon kun la intenco konvinki Venecion aliĝi al la kontraŭ-turka alianco. La reago de Venecio estis komence hezitema ĉar la ĉefa prioritato de la respubliko estis iliaj ekonomiaj interesoj. En April 1463, dek jarojn post la konkero de Konstantinopolo, turkaj trupoj okupis la venecian fortikaĵon de Argoso en Grekio.

Kardinalo Johannes Bessarion (1403-1472) vojaĝis al Venecio por kunvoki la Respublikon aliĝi al la "defendo de la kredo";tio estas, aliĝi al la milito kontraŭ la turkoj. Tiun saman jaron la koalicio estis formita inter Venecio, Hungario kaj la albana princo Skanderbeg (1405-1468) kun la beno de la papo por rebati la minacon de la agresema konkero-politiko de la sultano Mehmedo la 2-a (1432-1481).

La koalicio sukcesis pri provizore ĉesigi turkan vastiĝon, aliflanke la novaj teritoriaj limoj akiritaj fare de la turkoj en iliaj konkeroj estis grava faktoro en la turka vastiĝo. La koalicio sukcesis provizore haltigi la turkan ekspansion, tamen la novaj teritoriaj limoj, akiritaj de la turkoj en iliaj konkeroj, estis defio. En 1469 la venecia flotkomandanto Niccolò Canal (1415-1483) reprenis la urbon "Ainos" en Trakio, sed li ne povis defendi la insulon Negroponte (Eŭbeo), grava grenejo de Venecio. Eŭbeo estis konkerita de la sultano kaŭzante enormajn perdojn al la Veneciaj trupoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Doĝo Kristoforo Moro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]