Oliviero Carafa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oliviero Carafa
(1430-1511)
Bildo de Oliviero Carafa preĝante antaŭ Jesuo, pentrita de Cesare da Sesto (1477-1523)
Bildo de Oliviero Carafa preĝante antaŭ Jesuo, pentrita de Cesare da Sesto (1477-1523)
Persona informo
Naskiĝo 10-an de marto 1430
en Torre del Greco, Italio
Morto 20-an de januaro 1511
en Romo, Italio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Familio
Dinastio House of Carafa vd
Profesio
Okupo juristo • katolika sacerdoto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Oliviero CARAFA (1430-1511) (naskiĝis en Torre del Greco, Italio, la 10-an de marto 1430 - Romo, Italio, 20-an de januaro 1511) estis itala kondotiero, teologo, kardinalo (la 18-an de septembro 1467), artopatrono, juristo, episkopo de Ostia (la 29-an de novembro 1503) kaj ĉefepiskopo de Napolo (29-an de decembro 1458). Oliviero estis frato de la papo Paŭlo la 4-a, kiu elektiĝis papon en la 23-a de majo 1555. Liaj du nepoj Carlo Carafa (1517-1561) kaj Giovanni Carafa (1490-1561) estis kondamnitaj al pendumilo, en Castel Sant' Angelo, Romo, fare de la papo Pio la 4-a, malamiko de Paŭlo la 4-a. La nepoj de Carafa estis konataj pro iliaj korupta vivostilo kaj kiel pagataj soldatoj. Lia patrino estis Francesco Carafa (1515-1544) kaj estis ĉefepiskopo de Napolo inter 1530 kaj 1544. Lia patrino nomiĝis Maria Origlia. Li havis kvar fratojn: Carlo, grafo de Airola, kiu mortis en 1515. Alessandro (1430-1503), kiu estis ĉefepiskopo de Napolo, Ettore, Grafo de Ruvo kaj Fabrizio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Oliviero estis kreita kardinalo en la konsistorio la 18-an de septembro 1467, publikigita la sekvan tagon en la preĝejo de Sankta Marko, Romo. Li forestis sed alvenis al Romo la 3-an de decembro 1467; en tiu sama tago kaj en tiu preĝejo, li ricevis la ruĝan ĉapelon (kardinalecon) kaj la titolon de Sanktaj Marcelino kaj Petro.[1]

Elektiĝis pri la titolo de Sankta Eŭzebio la 5-an de septembro 1470. Partoprenis la konklavon de 1471, kiu elektis papon Siksto la 4-a. La 22-an de decembro 1471, la nova papo Siksto la 4-a nomis lin legato antaŭ reĝo Ferdinando la 1-a de Napolo por konkeri lian partoprenon en la formado de floto, kiun la kardinalo komendos.

Li lasis Romon la 28-an de majo 1472, dum la festo de Corpus Christi, post esti celebrinta meson en la baziliko de Sankta Petro en la ĉeesto de la papo kaj la roma kurio; atingis Ostion kaj iris surŝipe kaj estris la kristanan floton kiel ĝia admiralo; iris al Napolo kaj daŭrigis rekte al Rodoso.

Li batalis kontraŭ la turkaj ŝipoj kaj okupis la gravan islaman fortikejon de Izmiro; revenis al Romo la 23-an de januaro 1473 kun la kaptitoj kiuj estis arestitaj kaj li estis ricevita de la papo en konsistorio.

Bildo de Oliviero Carafa.

La 5-an de junio 1473, la kardinalo ricevis en Romo la princinon Leonor de Aragono, filinon de la reĝo de Napolo. Kun la papo li iris al Viterbo kaj Folinjo la 10-an de junio 1476 pro la pesto. En konsistorio festita en Narni la 24-an de julio 1476, li elektiĝis per la ordeno de la kardinalaj episkopoj kaj la suburban sidejon de Albano, retenante la titolon de Sankta Eŭsebio "en commendam"[2] ĝis sia morto. Li estis elektita kamerlingon fare de la Sankta Kolegio de Kardinaloj la 15-an de januaro 1477.

Li okupis la postenon ĝis la 9-an de januaro 1478. Li elektiĝis por la suburba sidejo de Sabino[3], la 31-an de januaro 1483; dum lia episkopejo la sidejo estis translokigita al Magliano Sabina la 1-an de oktobro 1495. Li partoprenis la konklavon de 1484, kiu elektis papon Inocento la 8-a. En 1485 li iĝis "[Komendo|komenda abato]"de Cava dei Selci kaj de Montevergine, sukcedinte kardinalon Giovanni d'Aragona (1456-1485).

Nomita administranto de la sidejo de Salamanko, la 16-an de novembro 1491; okupis la postenon ĝis la 23-a de junio 1494. Partoprenis la konklavon de 1492, kiu elektis papon Aleksandro la 6-a. Post la elekto de la nova papo, li estis elektita dekano de la Sankta Kolegio de Kardinaloj. Li lasis Romon kaj revenis al la urbo kaj sin detenis pri vizitado al la reĝo Karlo la 8-a de Francio, kiu alvenis en Romo; la 7-an de januaro 1493 .

Li serĉis rifuĝon ĉe la papo en Castello Sant'Angelo. Li lasis Romon kaj iris al Orvieto kun la papo Aleksandro la 6-a la 27-an de majo 1495. Nomita administranto de Rimini, la 31-an de oktobro 1495; li prirezignis la postenon favore al sia nevo Vincenzo Carfa (1477-1541) la 13-an de septembro 1497. Protektanto de la dominikaj monaĥoj, li preterlasis la defendon de Girolamo Savonarola en aprilo 1497.

Rezignis la komendo de la monaĥejo de la Cava, la 15-an de aprilo 1497; li estis kuniginta ĝin al la Kongregacio de Sankta Giustina de Padovo[4]. En novembro 1497 li iĝis prezidanto de la ses kardinala komisiono por la preparado de la buleo de la reformo.

La 28-an de marto, 1498, li prirezignis la komendo de la benediktina monaĥejo de Pulsano, diocezo de Manfredonia, kiu ricevis en komendo al lia nevo Giacomo Andrea Tocho di Napoli. Li lasis Romon en julio 1498 kaj direktis sin al Napolo, kie li estis ricevita triumfe; revenis al Romo la 29-an de januaro 1499.

Nomita administranto de la sidejo de Chieti, la 2-an de februaro 1500, li okupis la postenon ĝis la 20-an de decembro 1501, kiam lia nevo Bernardino Carafa (1472-1505) anstataŭigis lin kiel episkopon. La 8-an de februaro 1501, li estis nomita membro de la komisiono de la tri kardinaloj ĉefoj de la ordoj por kontroli la financon de la krucmilito.

Ĉe la morto de sia frato, Alessandro Carafa (1430-1503), li iĝis administranto de la sidejo de Napolo la 4-an de aŭgusto 1503, li okupis la postenon ĝis la 1-a de aprilo 1505. Partoprenis la unuan konklavon de 1503, kiu elektis papon Pio la 3-a. La 8-an de oktobro 1503, la nova papo donis al la kardinalo la beneficojn kiujn li ĵus rezignis, nome, la komendon de la abatejo de Monte Vergine, al kiu li aldonis novajn konstruojn.

Oliviero partoprenis la duan konklavon de 1503, kiu elektis papon Julio la 2-a. La 26-an de novembro 1503, la nova papo donis al li la komendon de la preĝejo de Sankta Maria di Brencholo, diocezo de Bobbio. Li elektiĝis al la suburban sidejon de Ostia kaj Velletri, propraĵo de la dekano de la Sankta Kolegio de Kardinaloj, la 29-an de novembro 1503.

Administranto de Kajaco, en 1506, li okupis la postenon ĝis la 9-a de julio 1507. Administranto de Terracina, la 20-an de aŭgusto 1507, li okupis la postenon ĝis la 13-an de majo 1510. En aŭgusto 1510, li estis sendevigita, pro sia aĝo, de irado al Viterbo, kie la Sankta Kolegio de Kardinaloj estis kunvokita.

Li estis mecenato de la artoj kaj beletroj kaj de la unuaj presistoj de Romo. Ankaŭ, li estis granda bonfaranto de la grandurboj de Romo kaj Napolo, kie li konstruis preĝejojn, hospitalojn kaj monaĥejojn. Li igis sian nevon, Gian Pietro Carafa, kiu poste iĝis la papo Paŭlo la 4-a, eniri la eklezian ŝtaton.

Li mortis la 20-an de januaro 1511, en Romo. Li estis enterigita en tiu sama tago en la kapelo de Sankta Tomazo, kiun li konstruis, en la dekstra transepto de la preĝejo de Sankta Maria sopra Minerva, Romo; li havis la kapelon ornamita kun freskoj fare de Filippino Lippi. Baldaŭ post, liaj restaĵoj estis transigitaj al Napolo kaj entombigitaj en Kapelo de la Konfido Arkivigite je 2023-09-18 per la retarkivo Wayback Machine en la metropolitana katedralo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Cardinals of the Holy Roman Church
  2. En kanonika juro, "in commendam" estis maniero transigi beneficon konfide sub la gardo de patrono.
  3. Sabino estas regiono historia geografia de la centra Italio.
  4. Sankta Justina de Padovo estis itala martirino kiu mortis en la 7-a de oktobro 304.
  5. Enciclopedia Italiana
  6. Enciclopedia Italiana
  7. Personensuche
  8. Personensuche
  9. Personensuche
  10. Enciclopedia Italiana
  11. Personensuche
  12. Enciclopedia Italiana