Saltu al enhavo

Chieti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Chieti (stacidomo).
ISO
Chieti
Chieti
komunumo de Italio Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtato  Italio
Regiono Abruco
Provinco CH Chieti
Geografia situo 42° 21′ N, 14° 10′ O (mapo)42.35111388888914.167427777778Koordinatoj: 42° 21′ N, 14° 10′ O (mapo)
Alto super marnivelo 330 m
Areo 58 km²
Loĝantaro 48 455 (2023)
Loĝdenso 813 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Brecciarola
Najbaraj komunumoj Bucchianico, Casalincontrada, Cepagatti (PE), Francavilla al Mare, Manoppello (PE), Pescara (PE), Ripa Teatina, Rosciano (PE), San Giovanni Teatino, Torrevecchia Teatina
Patrono Justinus de Chieti
Festa tago 11-a de majo
Nomo de loĝantoj teatini, chietini
Poŝtkodo 66100
Imposta kodo C632
Kodo laŭ ISTAT 069022
Telefona prefikso 0871
Estro Diego Ferrara (ekde 2020)
Retpaĝo Oficiala retejo
Chieti (Italio)
Chieti (Italio)
DEC
Situo de Chieti

Map

vdr
la sonorila turo de la urba katedralo, dediĉita al la patrono kaj loka sanktulo Justinus (itale San Giustino di Chieti)
la kupolo de la katolika kirko sankta Francisko
Citaĵo
 Mi vidis Teate, kie jam esti s la seĝo de la patrino de Aĥilo; kaj de tio estas testimonoj vorto? tiuj de l'urbeto kjeĝa. 
— Fazio degli Uberti

Chieti [KJEti], historie latine TeatiTeate, estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la provinco Chieti de la regiono Abruco, kaj estas ja ĉefurbo de sia provinco. Komence de 2023 en la komunumo vivis 48 455 loĝantoj sur areo de 59,57 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 813 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sanktulo Justinus (itale San Giustino di Chieti), kiu aparte festiĝas en la urba festotago la 11-an de majo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Chieti troviĝas en la centr-orienta parto de Abruco, sur monteto kiu disdividas la akvojn de rivero Pescara (norde) de tiuj de rivero Alento (sude). Najbaras la komunumoj Bucchianico, Cepagatti, Francavilla al Mare, Manoppello, Peskaro, Ripa Teatina, San Giovanni Teatino, Torrevecchia Teatina, Casalincontrada kaj Rosciano.

La urbo estas formata de la malnova parto, troviĝanta sur la monteto, kaj de la nova parto, kuŝanta en la valo norde de la monteto kaj ampleksa ĝis la dekstra flanka digo de la rivero, kiu evoluis sekvante ĉefe la antikva strato Tiburtina-Valeria, kiu ĝin trairas.

Ĝi ĝuas favoran geografian pozicion, ĉu ĉar malproksime de la adriatika marbordo kaj de la montoj Majella kaj Gran Sasso en speciala varieco de panoramoj, ĉu ĉar apud la ĉefaj aŭtovojoj de Centra Italio (i.a. A14 kaj A25).

La malalta parto de la urbo, Chieti Scalo, naskiĝinta apud la stacio, estas popolata ĉefe de la ege multenombraj universitataj studentoj de l'universitato Gabriele D'Annunzio, kies kursojn sekvas ĉirkaŭ 23.000 studentoj (dum la lerneja jaro 2022-23).

aparte atentu la tekston pri la urba trolebusa linio, daŭre la sola en la provinco

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


moderna centra kampuso de la universitato Gabriele D'Annunzio