Peskaro
| Peskaro | |||||
| ĉef-urbo (1927–) komunumo de Italio urbo urbego | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| |||||
| Ŝtato | |||||
| Regiono | |||||
| Provinco | PE Peskaro | ||||
| Geografia situo | 42° 28′ N, 14° 13′ O (mapo)42.46427777777814.214188888889Koordinatoj: 42° 28′ N, 14° 13′ O (mapo) | ||||
| Supermara alteco | 11 m [+] | ||||
| Areo | 33 km² | ||||
| Loĝantaro | 118 657 (2023) | ||||
| Loĝdenso | 3453 loĝantoj/km² | ||||
| Najbaraj komunumoj | Chieti (CH), Francavilla al Mare (CH), Montesilvano, San Giovanni Teatino (CH), Spoltore | ||||
| Patrono | Cetteus | ||||
| Festa tago | 10-a de oktobro | ||||
| Nomo de loĝantoj | pescaresi | ||||
| Poŝtkodo | 65121–65129 | ||||
| Imposta kodo | G482 | ||||
| Kodo laŭ ISTAT | 068028 | ||||
| Telefona prefikso | 085 | ||||
| Estro | Marco Alessandrini | ||||
| Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
| |||||
Peskaro (itale Pescara) estas urba komunumo en Italio, situanta en la provinco Peskaro kaj en la regiono Abruco, pli-malpli meze de la itala duoninsulo. Ĝi estas havenurbo, ĉe la marbordo de la Adriatika maro, kaj estas la ĉefurbo de la samnoma provinco Peskaro. Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 118 657 loĝantoj sur areo de 34,36 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 453 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sanktulo Cetteus, kies memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Montesilvano, Spoltore, Chieti, San Giovanni Teatino, Francavilla al Mare kaj Città Sant'Angelo.
Peskaro estis bombardita de la armeo de la aliancanoj dum la Dua Mondmilito, kaj estis tiam detruita je tri kvaronoj. Nun ĝi moderna urbo kie abundas distraj domegoj kaj hoteloj. En ĝi aktivas Esperanto-grupo kaj oni instruas la lingvon en lernejo Tinozzi.
La urbo estas dividita duone de la samnoma rivero Aterno-Pescara, kiu fakte dividis iam du urbojn: la ĝistiama Peskaro, sude de la rivero, kaj Castellamare Adriatico, norde de la rivero. La du komunumoj unuiĝis en 1927; la poeto Gabriele D'Annunzio estis unu el la ĉefaj impulsantoj de la unuiĝo.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- Ennio Flaiano, scenaristo
- Gabriele d'Annunzio, poeto
- Marco Verratti, futbalisto
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]


