Peskaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Peskaro
Pescara-Stemma.png
Ŝtato Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono Flag of Abruzzo.svg Abruco
Provinco PE Peskaro
Geografia situo 42° 28′ N, 14° 13′ O42.46666666666714.216666666667Koordinatoj: 42° 28′ N, 14° 13′ O
Alto super marnivelo m
Areo 33 (2005) km²
Loĝantaro 122577 (31-12-04)
Loĝdenso 3491 (2005) loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Chieti (CH), Francavilla al Mare (CH), Montesilvano, San Giovanni Teatino (CH), Spoltore (2005)
Patrono San Cetteo
Festa tago 10-a de oktobro (2005)
Nomo de loĝantoj pescaresi
Poŝtkodo 65100 (2005)
Imposta kodo G482 (2005)
Kodo laŭ ISTAT 068028 (2005)
Telefona prefikso 085 (2005)
Retpaĝo http://www.comune.pescara.it
RedDot.png
Loko en mapo
v  d  r
Information icon.svg
Panoramo

Peskaro (itale Pescara) estas komunumo en la regiono Abruco, en Italio. Ĝi estas havenurbo, ĉefurbo de la samnoma provinco de Peskaro.

Peskaro estis bombardita de la armeo de la aliancanoj dum la Dua Mondmilito, kaj estis tiam detruita je tri kvaronoj. Nun estas moderna urbo kie abundas distraj domegoj kaj hoteloj. En ĝi aktivas Esperanto-grupo kaj oni instruas la lingvon en lernejo Tinozzi.

La urbo estas dividita duone de la samnoma rivero Pescara, kiu fakte dividis iam du urbojn: la ĝistiama Peskaro, sude de la rivero, kaj Castellamare Adriatico, norde de la rivero. La du komunumoj unuiĝis en 1927; la poeto Gabriele D'Annunzio estis unu el la ĉefaj impulsantoj de la unuiĝo.