Saltu al enhavo

Leonor de Aragono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Leonor de Aragono kaj Sicilio.

Leonor de Aragono
Dukino (progeedza) de Ferrara, Modeno kaj Reggio.
Persona informo
Eleonora d'Aragona
Naskiĝo 22-a de junio 1450
en Napolo,  Italio
Morto 11-a de oktobro 1493
en Ferrara,  Italio
Tombo Corpus Domini Monastery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Dinastio de Trastamaro vd
Patro Ferdinando la 1-a de Napolo Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Isabella, Princess of Taranto (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Beatrico de Aragono, Joanna of Naples (en) Traduki, Francis of Naples, Duke of Sant Angelo (en) Traduki, Giovanni d'Aragona (en) Traduki, Alfonso d'Aragona (en) Traduki, Frederiko la 1-a de Napolo, Alfonso la 2-a de Napolo kaj Ferdinando d' Aragona y Guardato, 1st Duke of Montalto (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Herkulo la 1-a d'Este
Infanoj Alfonso la 1-a d'Este, Sigismondo d'Este (en) Traduki, Ippolito d'Este (en) Traduki, Ferrante d'Este (en) Traduki, Izabela d'Este, Beatrice d’Este (en) Traduki, Alberto d'Este (it) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Leonor de Aragono (naskiĝis en Napolo, en la 22-a de junio 1450 - mortis en Ferrara, en la 11-a de oktobro 1493) estis Dukino (progeedza) de Ferrara, Modeno kaj Reggio.

Ŝi estis filino de Ferdinando la 1-a kaj Izabela de Chiaromonte, filino de la princo de Taranto kaj nevino de Maria d'Enghien (1367-1446), reĝino de Napolo[1]. Do, ŝi estis fratino de Alfonso la 2-a (Napolo) (1448-1495)[2], Federiko la 1-a (Napolo) (1452-1504)[3] kaj Beatrico de Aragono (1457-1508), reĝino de Hungario kaj edzino de Matiaso Korvino kaj poste de Ladislao la 2-a el Bohemio.

En 1471, ŝi edziniĝis al Herkulo la 1-a d'Este, Duko de Ferrara (1431-1505). Kiam ŝia edzo forestis, ŝi partoprenadis en la "Ekzameno de la Petegoj", kaj prenadis la bridilojn de la regno. La Ekzameno konsistis je serio da favorpetoj aŭ liberigo de arestitoj en Ferrara. Hodiaŭ ŝi troviĝas sepultita en marmora tombo de la Monaĥejo de la Corpus Domini, kune kun la filo Alfonso la 1-a d'Este kaj du genepoj: Aleksandro d'Este kaj Izabela d'Este.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj