Izabela d'Este

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Izabela d'Este
Markizino de Mantovo

Tizian 056b.jpg

Persona informo
Naskiĝo 17-a de majo 1474
en Ferrara, Flago-de-Italio.svg Italio
Morto 13-a de februaro 1539
en Mantovo, Flago-de-Italio.svg Italio
Lingvoj itala lingvolatina lingvo [#]
Familio
Dinastio Dinastio Este [#]
Patro Herkulo la 1-a [#]
Patrino Leonor de Aragono [#]
Gefratoj Beatrice d’Este • Alfonso la 1-a • Ferrante d'Este • Giulio d'Este • Sigismondo d'Este • Ippolito d'Este [#]
Edzo

Francesco la 2-a Gonzaga

Idoj Federico II Gonzaga, Duke of Mantua • Eleonora Gonzaga • Ercole Gonzaga • Ferrante Gonzaga • Ippolita Gonzaga [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Izabela d'Este (naskiĝis en Ferrara, en la 17-a de majo 1474 - mortis en Mantovo, en la 13-a de februaro 1539) estis unu el la plej gravaj virinoj de la Renesanco kaj de la ŝiaepoka kultura mondo. Ŝi estis filino de Herkulo la 1-a, Duko de Ferrara kaj Eleonoro de Aragono (1450-1493), kiu ŝiavice estis filino de Ferdinando la 1-a, reĝo de Napolo (1423-1494).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis patronino de la artoj same kiel renoma figuro, kies pionira stilo de ŝiaj vestaĵoj kopiiĝis de virinoj tra la kortegoj en Italio kaj Francio. La poeto Ariosto nomis ŝin "la liberala kaj grandanima Izabelo", dum Matteo Bandello (1480-1562)[1] ŝin priskribis kiel la "plej sublima inter la virinaro". Niccolò da Correggio (1450-1508)[2] estis pli aŭdaca dirante ke ŝi estis "La Unua Damo de la Mondo".

Ŝi servis kiel regentino de Mantovo dum la foresto de sia edzo, Francisko la 2-a Gonzaga (1466-1519)[3], Markizo de Mantovo, kaj dum la malpliaĝeco de sia filo, Federiko la 2-a Gonzaga, Duko de Mantovo (1500-1540)[4]. En 1500, ŝi renkontiĝis Ludoviko la 12-a, en Milano, dum diplomatia misio kaj konvinkis lin ne sendi trupojn kontraŭ Mantovo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj