Francesco la 2-a Gonzaga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Francesco la 2-a Gonzaga
4-a Markizo de Mantovo
Francesco II Gonzaga.jpg
Regado 1484 ĝis 1519
Coat of arms of the House of Gonzaga (1510).svg
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1466 (1466-08-10)
en Mantuo
Morto 29-an de marto 1519 (1519-03-29) (52-jara)
en Mantuo
Mortokialo sifiliso [#]
Tombo Q3674183 [#]
Familio
Dinastio House of Gonzaga [#]
Patro Federiko la 1-a Gonzaga [#]
Patrino Margareta de Bavario, markizino de Mantovo [#]
Gefratoj Elisabetta Gonzaga • Clara Gonzaga • Sigismondo Gonzaga • Giovanni Gonzaga • Maddalena Gonzaga [#]
Edzino Izabela d'Este [#]
Idoj Federico II Gonzaga, Duke of Mantua • Eleonora Gonzaga • Ercole Gonzaga • Ferrante Gonzaga • Ippolita Gonzaga • Paola Gonzaga [#]
Profesio
Okupo Kondotiero [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Francesco la 2-a Gonzaga (naskiĝis en Mantovo, en la 10-a de aŭgusto 1466 - mortis en Mantovo, en la 29-a de marto 1519) estis markizo de Mantovo inter 1484 ĝis sia morto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Federiko la 1-a Gonzaga (1441-1484)[1] kaj Margareta de Bavario (1442-1479)[2]. Kiel tradicio en sia familio, li distingiĝis dank'al intensa aktiveco je milita kondotiero, subtenita de la potencoj kiu oferis al li pli bonajn vantaĝojn, kaj per ekonomikaj rimedoj, kaj reciproke de sekureco por lia markizlando mem.

La tradiciaj kaj konstantaj bataloj inter Milano kaj Venecio anstataŭiĝis de la grandaj konfliktoj kie partoprenis grandaj potencoj kiel Francio, Hispanio kaj la papeco. Ene de ĉi tiu kunteksto, gravaj italaj ŝtatoj kiel Milano kaj Napolo ekforskuiĝis kaj Venecio mem suferis akran teritorian modifon. Dank'al Francisko, ĉiam helpata de sia edzino Izabela d'Este, kaj al liaj sennombraj faroj kaj politikaj kaj diplomatiaj, li sukcesis teni pozitivan ekvilibron rilate al sia strategie grava ŝtato.

Francisko havis relative bonsukcesan karieron kiel milita komandanto, rehavigante al si la rolon kiel kapitano de la Respubliko de Venecio, inter 1489 kaj 1498. En 1495, li partoprenis kiel komandanto de la trupoj aliancitaj dum la Batalo de Fornovo. Kiam la batalo finiĝis, lia valoro agnoskiĝis, kvankam li estis akuzita ke li ne sciis bonprofiti la militan superecon de la aliancitoj, kiu kulminis kun la liberigo kaj retiriĝo de la trupoj de Karlo la 8-a, reĝo de Francio. Kiel dankpremio por la venko en la batalo, kaj pete de Girolamo Redini, sia konsilisto, li konstruigis en la urbo la Preĝejo de Sankta Maria de la Venko, kaj meti sur la altaro la Sinjorino de la Venko[3] farita de Andrea Mantegna, poste ŝtelita de la francoj, en 1797.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj