Galeotto Marzio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Galeotto Marzio
Galeotto Marzio emlékérme.jpg
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1427 (1427-01-01)
en Narni
Morto 1-an de januaro 1497 (1497-01-01) (70-jara)
en Bohemio
Profesio
Profesio astronomohistoriisto • poeto • filozofokuracisto
v  d  r
Information icon.svg

Galeotto Marzio (Narni, Umbrio, 1427Ĉeĥio 1497) estis itala humanismano, kunstudanto de Janus Pannonius en Ferrara (1447) kaj Padova. Li plurfoje vizitis Hungarion inter 1461 kaj 1485 kiel gasto de Vitéz János, Janus Pannonius, reĝo Matiaso kaj Báthory Miklós.

La inkvizicio deklaris lin herezulo pro siaj filozofiaj verkaĵoj.

Li verkis anekdotan figurigon pri reĝo Matiaso (De egregie, sapienter, jocose dictis ac factis Mathiae regis (verkita 1484-1487)), pri ties elstaraj eldiroj, agoj kaj pri la tiutempa hungara epoko. La verko helpis elformi la tradicion pri Matiaso la 1-a.

La menciitan verkon kaj versojn, prozojn tradukis (1930-1934) al la hungara Juhász László.

Li verkis en 1471, en korto de Matiaso (en Buda) la psikologian verkon "De homine". Li estis mallongtempe eĉ bibliotekisto de la fama biblioteko de Matiaso, nome Corvina.

Li instruis ekde 1473 en la universitato de bologna, sed lin starigis inkvizicia juĝistaro sur pellengér en 1477 en Venezio pro siaj filozofiaj instruoj. Lia libro (De incognitis vulgo) estis forbrulita, lin mem oni enprizonigis. Li liberiĝis inter alie per helpo de hungara reĝo Matiaso, post tio li revojaĝis al Hungario, kaj partoprenis en 1479 en la renkontiĝo de Matiaso kaj la ĉeĥa reĝo Uladislao en Olmütz.

Liaj multaj verkoj restis en manuskripto (poemoj, kuracaj verkoj, filozofiaj skribaĵoj)

  • De egregie, sapienter et iocose dictis ac factis Matthiae regis (Unua eldono: Vieno, 1563; lasta far Juhász László: Bibliotheca scriptorum medii recentiorisque aevorum, Lipcse, 1934).
  • Liajn leterojn eldonis Juhász László (Lipcse, 1930).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ábel Jenő: Adalékok a humanismus történetéhez Magyarországon (Bp., 1880); *Bruckner Győző: G. M. művei mint művelődéstörténeti kútfő (Bp., 1901);
  • Kardos Tibor: A magyarországi humanizmus kora (Bp., 1955).
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.