Pietro Martire Vermigli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petro Martiro Vermiljo
(1499-1562)
"Trattato della vera chiesa catholica", verko eldonita en 1573
"Trattato della vera chiesa catholica", verko eldonita en 1573
Persona informo
Pietro Martire Vermigli
Naskonomo Piero Mariano Vermigli
Naskiĝo 8-an de septembro 1499
en Florenco, Italio
Morto 12-an de novembro 1562
en Zuriko, Svislando
Religio protestantismo vd
Lingvoj italalatina vd
Ŝtataneco Respubliko Florenco vd
Alma mater Universitato de Oksfordo
Universitato de Zuriko
Universitato de Strasburgo
Universitato de Padovo
Familio
Edz(in)o Catherine Dammartin vd
Profesio
Okupo teologo • universitata instruisto • verkisto vd
Laborkampo teologioReformacio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pietro Martire Vermigli (1499-1562) (naskiĝis Florenco, Italio, la 8-an de septembro 1499 - mortis Zuriko, Svislando, la 12-an de novembro 1562) estis itala teologo, humanisto, helenisto kaj latinisto. Li faris gravan kontribuon al la progreso de la reformado tra siaj prelegoj, leteroj, kaj publikaĵoj kiel profesoro aŭ universitata leganto en Oksfordo, Strasburgo, kaj Zuriko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pietro Vermigli estis filo de la riĉa ŝuisto Stefano di Antonio Vermigli kaj Maria Fumanti. Lia patro estis admiranto de Girolamo Savonarola. En 1514 li eniris la monaĥejon de la regulaj aŭgustenaj kanonikoj. Kiam li estis 15-jara li alprenis la nomon de la martiro Pietro da Verono (1205-1252). En la sama jaro li transloĝiĝis al la monaĥejo de San Giovanni di Verdara, kies biblioteko ofertis bonajn studeblecojn, kaj komencis studi en la Universitato de Padovo, kie li dediĉis sin al la aristotela filozofio, sed ankaŭ al aŭgustena kaj tomisma teologio.

Bildo de Pietro Martire Vermigli.

En 1525 li doktoriĝis kaj pastriĝis. Li tiam predikis en diversaj monaĥejoj de la ordo kaj lernis la hebrean de juda akademiulo en Bolonjo. En 1533 li iĝis abato de la monaĥejo de Sankta Giuliano, en Spoleto, kaj en 1537 prioro de la monaĥejo de Sankta Pietro ad Aram, en Napolo. En Romo, en 1536/37 li venis en kontakton kun la reformorientita kardinalo Gasparo Contarini, kaj kiel prioro de monaĥejo en Napolo en 1537-40 kun Juan de Valdés.

En 1541, romiaj aktivuloj povis nuligi komencan forpelon en translokigon al Luko, pro lia predikado esprimita per malakcepto de la doktrino de la purgatorio, konceptoj ankaŭ akceptitaj de Girolamo Zanchi kaj Immanuel Tremellius. Li ne respondis la alvokon al la ĉapitro de la ordo en Ĝenovo pro alia akuzo de herezo, sed anstataŭe iris al Svislando tra Florenco, kie li interligis fortojn kun Bernardino Ochino, kiu ankaŭ fuĝis de la Inkvizicio. En Bazelo, en la aŭtuno de 1542, li ricevis vokon de Marteno Bucero por transpreni la profesorecon pri la "Malnova Testamento" ĉe la Strasburgo Akademio. Tie li edziĝis kun Catherine Dammartin, en 1545. Post kvin jaroj da instruado, Vermigli akceptis la inviton de Thomas Cranmer al profesoreco en Oksfordo fine de 1547 ĉar la situacio en Strasburgo fariĝis necerta post la malvenko de la protestantoj en la "Ŝmalkalda milito".

Ĉi tie li reprezentis sian doktrinon pri la Noktomanĝo de la Sinjoro en publika disputo kaj partoprenis en la reformklopodoj de Cranmer same kiel la preparlaboron por la revizio de la Libro pri la Komuna Preĝo de 1552. Post la morto de reĝo Eduardo la 6-a, sanga katolika restarigo komenciĝis en Anglio sub la reĝino Maria Tudor, sed la situacio en la imperio denove mildiĝis post la Traktato de Pasaŭo, Vermigli revenis al sia profesoreco en Strasburgo. Ĉi tie, pro la doktrino de duobla antaŭdestino, kiun li konstante pledis, okazis disputadoj kun la luterana Johannes Marbach, tial Vermigli translokiĝis al Zuriko en 1556, kie li denove alprenis profesorecon por la Malnova Testamento. Kune kun Theodor Beza, Vermigli partoprenis en la religia diskuto en Poissy en 1561.

Komparoj[redakti | redakti fonton]

La vivoj de Vermigli (Florenco 1499—Zuriko 1562) kaj Ochino (Sieno 1487— Slavkov u Bma 1564/1565) havas multajn similaĵojn. Ili ambaŭ estis devigitaj forlasi Italion por eviti ebla inkvizicia proceso, ili ambaŭ estis gravaj personecoj de la Romkatolika Eklezio, ili venis de similaj religiaj fonoj en Italio, ili ambaŭ komence iris al Zuriko, kaj ili dividis kelkajn gravajn stadiojn de sia ekzilo religionis causa. Vermigli kaj Ochino rigardis la mondon de la reformado kun grandaj esperoj kaj ili ambaŭ transiris la Alpojn kredante ke la longe atendita renovigo de kristanaro estis ebla, ne de ene de la Eklezio de Romo, sed irante kontraŭ ĝi.

Iliaj vivoj havis tre malsamajn rezultojn, aliflanke, Vermigli iĝis unu el la fondpatroj de la Reformita Preĝejo, kaj liaj verkoj estas ĝeneraligitaj hodiaŭ en la protestanta mondo, dum Ochino mortis en malproksima vilaĝo en Moravio; hodiaŭ lia nomo estas konata nur de kleruloj.[1]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]