Antonio Il Verso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonio Il Verso
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1560 (1560-01-01)
en Piazza Armerina
Morto 23-an de aŭgusto 1621 (1621-08-23) (61-jaraĝa)
en Palermo
Okupo
Okupo komponisto • muzikologo • muzika teoriisto
vdr

Antonio Il Verso (Piazza Armerina, ĉirkaŭ 1560 - Palermo, 23-an de aŭgusto 1621) estis itala komponisto kaj madrigalisto.

Li komencis siajn muzikajn studojn sub la gvido de Pietro Vinci. Fine de la 16-a jarcento li foriris al Venecio, tiama muzika centro el eŭropa signifo kaj sidejo de la Venecia Skolo, kie li rafinis siajn madrigalajn studojn kaj polifonian muzikon. Reen en Sicilio li ekloĝis en Palermo, kie li instruis muzikon ĉe la monaĥejo de San Domeniko. Li estis eksponento de manierismo. Li muzikigis la versojn de gravaj poetoj kiaj Torquato Tasso kaj Gabriello Chiabrera same kiel la plej gravaj poetoj de la epoko. Li ofte uzis melodiojn de aliaj aŭtoroj, modifante ilin laŭstile sed neniam distordante ilian kompozician integrecon.