Antonio Palomino
Aspekto
| Antonio Palomino | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 1-an de decembro 1655 en Bujalance | ||||
| Morto | 12-an de aŭgusto 1726 (70-jaraĝa) en Madrido | ||||
| Religio | katolika eklezio vd | ||||
| Lingvoj | hispana vd | ||||
| Ŝtataneco | Hispanio | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | pentristo historiisto arthistoriisto verkisto | ||||
| Verkado | |||||
| Verkoj | El museo pictórico y escala óptica vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Acislo Antonio Palomino de Castro y Velasco (n. en 1655 - m. en 1726) estis hispana pentristo de la baroka periodo. Li tamen plej famiĝis pro siaj tekstoj pri arta teorio kaj pro siaj biografioj de aliaj artistoj. Li naskiĝis ene de bonhava familio de Bujalance, apud Kordovo, en 1653.
Lia verko, Museo pictórico y escala óptica, estis eldonita ekde 1715 ĝis 1724, kaj konsistis el tri partoj : la du unuaj partoj, pri la teorio kaj praktikado de pentrado, havis malgrandan influon. La tria, titolita El Parnaso español pintoresco, tamen fariĝis altvalora fonto por biografiaj elementoj pri variaj hispanaj artistoj.
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Kupolo de la Basílica de la Virgen de los Desamparados, Valencio
-
Basílica de la Virgen de los Desamparados, detalo
-
Kupolo en la Cartuja de Granado
-
Desegnaĵo ĉe la alta altaro de la moskeo de Kordovo

