Antony Tudor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antony Tudor
Persona informo
Naskonomo William Jonh Cook
Naskiĝo 4-an de aprilo 1908 (1908-04-04)
en Londono, Anglio
Morto 19-an de aprilo 1987 (1987-04-19) (79-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj angla
Ŝtataneco AnglioUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo baleta dancisto • koreografo • muzikinstruisto • baleta majstro
vdr

Antony TUDOR, denaske William Cook (Londono, 4a de aprilo 1908 - Novjorko, 20a de aprilo 1987) estis brita koregrafo, instruisto kaj dancisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1927 li aliĝis al la kompanio Ballet Club de Marie Rambert, kiu kuraĝigis lin fari koregrafion de sia unua majstroverko en 1935, nome Lilac GardenJardin aux Lilas. La venontan jaron li premieris Dark Elegies, kiu plue estas konsiderata unu el la plej gravaj kaj geniaj verkoj de la danco de la 20a jarcento. En 1940 li translokiĝis al Novjorko, kie li aliĝis al la tiam ĵusa Ballet Theatre — poste konata kiel American Ballet Theatre —, por kiu li kreis multajn gravajn baletojn kiel Pillar of Fire de 1942 kaj Shadow of the Wind de 1948.