Antti Häkkänen
| Antti Häkkänen | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 16-an de januaro 1985 (41-jaraĝa) en Mäntyharju, |
| Lingvoj | finna |
| Loĝloko | Mäntyharju |
| Ŝtataneco | Finnlando |
| Alma mater | universitato de Helsinko |
| Okupo | |
| Okupo | politikisto |
| TTT | |
| Retejo | https://www.anttihakkanen.fi/ |
Antti HÄKKÄNEN (naskiĝinta 16-a de januaro 1985) estas finna politikisto. Li estas membro de finnlanda parlamento ekde 2015, estis ministro pri justico 2017–2019 kaj nuntempe estas ministro pri defendo. Lia partio estas Nacia Koalicio. Li estas vicprezidanto de la partio. Pli june li prezidantis sian junularan asocion. Laŭ li tradiciaj valoroj kiel la hejmo, sana naciismo, honesteco kaj honorado de alia homo donas bonan bazon por la vivo. Oni taksas, ke li estas konservativo, sed li mem diris, ke li ne estas tia. Li volas pliigi enmigradon, kiun peras volado ricevi laboron. Laŭ li oni devus nuligi heredimposton kaj plialtigi iujn aliajn impostojn. Li volas sekvi ekzemplon de Estonio je impostado. Häkkänen estas en geedzeco kaj havas du infanojn. Li estas unu el la plej konataj nuntempaj membroj de sia partio.
Ekde junio 2023 li estas parto de la nacia registaro de Finnlando, gvidata de la ĉefministro Petteri Orpo. En tiu registaro li plenumas la funkcion de la ministro de defendo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (finne)
- Oficiala paĝo en la socia retejo Instagram (precipe finne)
| ||||||


