Ap Lei Chau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefstrato sur Ap Lei Chau

Ap Lei Chau (ĉine: 鴨脷洲) aŭ Aberdeen Island (angle, insulo Aberdeen) estas insulo en Honkongo, sudokcidente de la Honkonga Insulo, ĉe la haveno Aberdeen kaj la kanalo Aberdeen. Ĝi havas areon de 1,32 km² kaj estas parto de la suda distrikto de Honkongo.

Historio

Ap Lei Chau estis bona protektejo kontraŭ tajfunoj kaj estis antaŭ la unua opiomilito vilaĝo de fiŝkaptistoj. Sekve al la traktato de Nankingo la insulo estis en 1841 kune kun la Honkonga Insulo transdonita al la britoj. De tiam oni malmulte atentis pri ĝi.

En 1968 la registaro komencis konstruadon de centralo sur la insulo, kiu liveras elektron al la tuta hongkonga insulo. En 1980 estis konstruita ponto por ligi Ap Lei Chau al la honkonga insulo, kio rezultigis rapidan ekonomian evoluon de la insulo.

Geografio

La monto Yuk Kwai Shan sur Ap Lei Chau

Ap Lei Chau, kies nomo signifas "insulo de la anasa lango" (Ap signifas anason, Lei langon kaj Chau insulon) estis nomita laŭ sia formo, kiu similas al lango de anaso. En la norda parto de la insulo troviĝas la plej multaj enloĝantoj, la sudo estas malpli multe priloĝita.

La plej alta monto sur la insulo estas la Yuk Kwai Shanmonto Johnston.

Ap Lei Chau donis sian nomon al geologia formacio, kiu kovras la plimulton de la honkonga insulo.[1]

Pro siaj 61.900 loĝantoj/km² Ap Lei Chau estas la tutmonde plej dense loĝita insulo.

Eksteraj lligiloj

Referencoj

  1. Ap Lei Chau Formation.[1]

Koordinatoj: {{{2}}}