Traktato de Nankingo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Traktato de Nanking (ĉine 南京條約, pinjine: Nánjīng Tiáoyuē) finis la unuan opian militon inter Grand-Britio kaj la Qing-Ĉinio.

La traktato[redakti | redakti fonton]

La traktato priparolita la 29-an de aŭgusto 1842 sur bordo de la brita militŝipo Cornwallis fare de Qiying kaj Siro Henry Pottinger kaj subskribita ela templo sur la Leonkapa monto. Ĝi estis ratifikita 10 monatojn poste, post formala aprobo de la reĝino Viktoria kaj imperiestro Daoguang en Hongkongo. Ĝi estis la unua el la t.n. malegalaj traktatoj kaj certigis por la angloj precipe la la tre profitdonan rajton je la opiokomerco. Tion trovas multaj historiistoj, ĉefe la ĉinaj detruefika je evoluo de la Imperiestro Ĉinio.

Originala teksto[redakti | redakti fonton]

Liberigo de la komerco[redakti | redakti fonton]

Kerna parto de la traktato estas la malfermo de havenoj de Kanton, Xiamen (Amoy), Fuzhou, Ningbo kaj Shanghai por libera komercado kun Anglio (art. 2). Ĝi ĉesigis la la multflankan limigojn por la komerco en Kanton (t.n. Cohong-monopol-sistemo):

  • La britaj komercistoj devis vivi en la komercaj havenoj kiel geto-loĝantoj. La britoj akiris nelimigitan loĝrajton en la difinitaj havenoj kaj eĉ establon de konsulejo. (art. 2).
  • La britoj devis ne plu uzi komercistojn de la Cohong-gildo kaj de la kortego, en komunikado al la komercaj domoj. (art. 5).
  • La ĝis tiam kutimaj monopolaj-administraj prez-fiksado por eksterlandanoj estis ĉesigitaj. La sola komerca limigo restis la konvenaj eksportaj, importaj, transiraj doganoj por ĉiu komercisto. (art. 10).

Hongkongo[redakti | redakti fonton]

En artiklo 3 de la Nanking-traktato, Anglio ricevis „eternan posedrajtont“ je insulo Hongkongo.

Monkompensoj[redakti | redakti fonton]

Ĉinio estis devigata je pago de entute 21 mio. da arĝentaj dolaroj al Anglio. El tio estis

  • 6 mio. kompenso pro 20.000 britaj kestoj da opio, neniigitaj en majo de 1839 fare de komisaro Lin Zexu (art. 4),
  • 12 mio. kiel kompenso pro la militistaj elspezoj de Anglio dum la Unua Opia Milito (art. 6) kaj
  • 3 mio. kiel kompenso por britaj ŝuldoj ĉe Cohong-komercistoj (art. 5). La pago devas okazi en kvar partoj ĝis 1845. Okaze de malfruo de la pagtermino, ĉinoj devas pagi ex malfru-procenton en grando de 5 % (art. 7).

Kiel kontraŭkompenson, la britaj militfortoj devigis sin retiriĝi – post ricevo de la unua pagoparto – el Nanjing kaj la Imperiestra kanalo. La same okupata Zhoushan estis forlasita nur okaze de la plena plenumo de la tuta sumo (art. 12).

Aliaj[redakti | redakti fonton]

En la art. 8 kaj 9 de la traktato, la Qing-registaro devigis sin al tuja liberigo de ĉiuj arestitaj britaj ŝtatanoj kaj samtempe al senkondiĉa amnestiigo de ĉiuj ĉinaj regatoj, kiuj loĝis ĉe britoj, komercis kun britoj aŭ servis ĉe la britoj.

La art. 11 antaŭskribis neŭtraligon de la lingvoreguligo. La britoj ne plu devis uzi la vortojn, esprimojn – kun ĉinaj komercistoj aŭ instancoj – kiel „petskribo“ aŭ „peto“. Oni povis ekde tiam uzi la vortojn kiel „sciigas“, „konstatas“ kaj „informas“.

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

Precipe, post la aldonoj per traktato de Humen en 1843, la traktato de Nanking purigis la vojon por serio de similaj traktatoj, per kiuj la eksterlandaj potencoj forprenis pli kaj pli da partojn de la ĉina ŝtata suvereneco. La loĝantaro grandkvante konsumis opion kaj tio detruis ekonimian kaj socian vivon de la imperio.

Aliflanke en la malfermitaj havenoj aperis la okcidenta vivformo, tiel multajk ĉinoj tie renkontiĝis unaufoje kun la okcidenta pens- kaj vivmaniero. Tiuj urboj iĝis en la 19-20-aj jarcentoj centroj de la ĉina industriigo.