Apikoplasto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Apikoplasto estas derivita ne-fotosinteza plastido trovebla en plej el la Apikompleksoj, kiel Toxoplasma gondii, Plasmodium falciparum kaj aliaj specioj de Plasmodium (parazitoj kiuj kaŭzas malarion), sed ne en aliaj kiel Cryptosporidium. Ĝi originiĝis el algoj (estas polemiko ĉu temas pri verdaj aŭ ruĝaj algoj) pere de duaranga endosimbiozo. La apikoplasto estas ĉirkaŭita de kvar membranoj ene de la plej ekstera parto de la endomembrana sistemo.[1] La apikoplasto gastigas gravajn metabolajn vojojn kiel biosintezo de grasaj acidoj, izoprenoida antaŭa sintezo kaj partoj de la hema biosinteza vojo.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lim L, McFadden GI (Marto 2010). "The evolution, metabolism and functions of the apicoplast". Philosophical Transactions of the Royal Society of London. Series B, Biological Sciences. 365 (1541): 749–63. doi:10.1098/rstb.2009.0273. PMC 2817234. PMID 20124342.
  2. Sheiner L, Vaidya AB, McFadden GI (Aŭgusto 2013). "The metabolic roles of the endosymbiotic organelles of Toxoplasma and Plasmodium spp". Current Opinion in Microbiology. 16 (4): 452–8. doi:10.1016/j.mib.2013.07.003. PMC 3767399. PMID 23927894.