Apologio (Tertuliano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Apologeticum)
Apologio
literatura verkoapologetikopolemiko
Aŭtoroj
Aŭtoro Tertuliano
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Eldondato 197
Ĝenro apologiopolemiko
vdr

La Apologio (latine ApologeticusApologeticum)[1] estas la plej fama verko de Tertuliano.[2] Per tiu verko Tertuliano energie kaj polemike defendas la kredon kaj la konduton de kristanoj. Ĝi enhavas la faman frazon “Semo estas la sango de kristanoj” (ĉp. 50: Semen est sanguis Christianorum). Konceptoj de tiu verko estis jam ellaboritaj de Tertuliano, ekzemple en Pri la atesto de l' animo kaj en Al la nacianoj.

Dato[redakti | redakti fonton]

La Apologio estis kompilita eble en la jaro 197 en Kartago, dum oni supozas la konvertiĝon de la aŭtoro al kristanismo kelkajn jarojn antaŭa (195). Tiel, la kompilado okazis dum regado de imperiestro Septimo Severo.[3]

Adresitoj[redakti | redakti fonton]

La verko eksplice estas adresita al la provincaj regantoj pro la subkomprenita fakto ke kristanoj ne rajtas sin defendi en tribunaloj ĉar jam kondamnitaj pro la fakto mem de sia kristaneco. Tamen la vera legantaro verŝajne konsistis el kristanoj, kies fido plifortiĝus per la defendoj proponitaj de Tertuliano kontraŭ eksteraj argumentoj, kaj kiuj "estus ege kuraĝigitaj de la senegala konfidento de Tertuliano pri la supereco de la kristana religio".[4]

Ĝenro[redakti | redakti fonton]

En la verko estas ekspoziciita la kreda kaj morala doktrino de kristanismo kaj, foje, la aŭtora vervo akuzas la konduton de paganaj komparante la du religiojn. Temas pri prozo rafinita kaj flamanta de literaturisto kutimiĝinta al forumo. Ankaŭ la stilo montras ion personecan. La aŭtoro elektas argumentojn jurajn kaj juĝejajn, kiujn ofte li revestiĝas per eleganta latino propra de lia retorika formado. La antaŭaj apologiistoj, malsame, preferis argumentadi per filozofiaj vojoj.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Adreso kaj priskribo pri la senkaŭza malamo kontraŭ kristanojn (ĉp. 1-6): paganoj malamas kristanojn pro sia ignoro pri kristanismo; pro tio Tertuliano postulas ke la “krimuloj” kristanoj estu traktataj almenaŭ tiel bone, kiel la veraj krimuloj.

  1. Tertuliano (ĉap. 7-9) ironias pri la fakto ke la akuzoj baziĝas sur “facilaj” onidiroj sur kiuj la juĝistoj kaj regantoj formulas la akuzojn pri manĝado de infanoj murditaj kaj pri incestaj kaj perversigitaj seksagoj, kaj pruvas ke, male, la paganaj romianoj, kaŝe/malkaŝe, falas mem en la malnaturaĵojn, pri kiuj ili malprave kulpigas kristanojn.
  2. Defendo kontraŭ akuzoj (9-38). Vere kristanoj ne adoras la paganajn diojn pro tio ke tiuj ne ekzistas kaj do havas neniun povon kaj ofte ili sin makulis per krimoj kaj fiagoj. Male, la kristana Dio havas povon kaj sendis siajn mesaĝistojn, kiel Moseon ktp., kaj fine sian Filon, Jesuon Kriston. Li ironias pri la oferoj farataj al la imperiestro ĉar tiu havas neniun povon doni tion kion la oferantoj pripetas. La kunvenoj de kristanoj ne povas damaĝi aŭ minaci la ŝtaton ĉar ili celas preĝi kaj praktiki la reciprokan amon; kaj ili preĝas por ĉiuj regantoj kaj por la ŝtato.
  3. Tertuliano priskribas (ĉap. 39-47) la religiajn kunvenojn de kristanoj: iliajn preĝojn kaj iliajn legaĵojn, ilian meditadon pri la Bibliaj tekstoj, kaj ankaŭ la disdividon de nutraĵoj. Li prezentas la praktikon de la dekonaĵo. Li atentigas, ke kristanoj aĉetas en la komunaj merkatoj. Kaj li konkludas ke kristanismo estas la fonto de la ideoj, kiujn filozofio prezentas torditaj, do estas maljuste, ke oni kristanojn persekutas sed filozofojn honoras.
  4. Konkludo. La persekuto suferigas la kristanojn, kiuj tamen eltenas pro amo al sia Dio kaj pro kredo je la estonta vivo ĉe Dio: “Krucumu, torturu, kondamnu, distretu nin: pruvo de nia senkulpeco ja estas ĝuste via maljusteco! . . . Kiam ni estas kondamnitaj de vi, de Dio ni estas absolvataj.”

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kodeksoj registras ambaŭ formojn de la titoloj.
  2. Malsame de aliaj verkoj de la aŭtoro, la Apologio atingis la nunon kompleta en diversaj manuskriptoj.
  3. A Dictionary of World History. Oxford University Press, linea 2000. Oxford Reference. Oxford University Press. University of Chicago. Http :/ / www.oxfordreference.com/views/ENTRY.html?subview=Main&entry=t48.e3594, 2-a de junio 2012.
  4. Wright, p. 1036

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Tertuliano. Apologio. Tr. Gerrit Berveling. Vlaardingen: VoKo, 1982.
  • Wright, David & Philip F. Esler. "Tertullian." The Early Christian World. Vol. 2, London: Routledge, 2000). 1027-047.
  • Bardenhewer, Otto. 1908. Patrology: The Lives and Works of the Fathers of the Church, Freiburg in Breisgau and St. Louis: B. Herder) English translation by Thomas J. Shahan.
  • Tertullian, and Robert D. Sider. "Apology." Christian and Pagan in the Roman Empire: The Witness of Tertullian. Washington, D.C.: Catholic University of America, 2001. 8-70.
  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [1] Enciclopedia_Cattolica
    • [2] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [3] Catholic_Encyclopedia

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]