Religio licita

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La sintagmo religio licita estas latina diskutata nocio kiu indikas la privilegian statuson ĝuitan de iuj religioj en Romio. (Eldiru "relìĝio licita").

Tradicia interpreto[redakti | redakti fonton]

En la romia imperio ekzistis, laŭ la plej granda parto de historiistoj, laŭleĝa statuso de “religio licita” (tolerata religio), kiu donis al ties adeptoj diversajn privilegiojn, koncernantajn impostokolekton, militservon kaj liberigon de la imperia kulto. Komence de la imperio judismo estis la nura kulto licita permesita flanke de la imperia kulto. Sed Tiberio, eble, reviziis tiun statuson kaj malpermesis – laŭ la plej pravigita interpreto - ĉiujn ”fremdajn kultojn”, aparte tiujn egiptajn kaj judajn” (latine: Hi homines conturbant civtatem nostra, cum sint judaei: et annunciant morem, quem non licet nobis suscipere, neque facere, cum simus romani).

Laŭ la romia koncepto, malsame laŭ tiu greka, la religio estis praktikita publike kaj kolektive: la partopreno al kiu ajn “mistera” religio estis laŭleĝe punata. Kristanismo estis oficiale deklarita “religio illicita” (malpermesita religio) far Domiciano en la jaro 80-a p.K. ĉar ĝi estis perceptita kiel superstiĉo devenanta el judismo vera kaj propra. [1]

Sub la imperiado de Konstantino la 1-a kristanismo kaj aliaj religioj estis fakte deklaritaj per la [[Edikto de Milano “licaj” nome permesitaj. Post la la Unua koncilio de Niceo kaj, precipe per dekreto de Teodosio la 1-a, kristanismo fariĝis ŝtata religio de la romia imperio. [2]

Nova tezo[redakti | redakti fonton]

La fakto ke la esprimo “religio licita” ne troviĝas inter la romia leĝaro nune konata, spite de la alia fakto ke romianoj sange persekutis kristanojn rajtigitaj per tiu koncepto, generis dubojn pri ĝia ekzisto; kaj generis opinion ke la romia ŝtato ne havis apartan privilegian statuton kun la juda religio. Kvankam tio dedukteblas ankaŭ el “Judaj antikvecoj” de Flavio Jozefo (14.2111-28), Rajak kaj Victor Rutgers, “Roman Policy towards the Jews: Expulsions from the City of Rome during the First Century C.E.,” subtenas la neekziston de tiu stauso.</ref>

Ĉu kristanismo religio illicita?[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ tiu sintagmo ne troviĝas en la nune konata leĝaro de Romio. Pro tio iuj esploristoj enkondukis ke kristanismo estis deklarita religio illicita far Domiciano en la jaro 80-aj, sed aliaj dubas pri tio. Tamen, la koncepto esprimita de tiu frazo reale agis kiel legitimilo por persekuti kristanismon spite ke la en romia juro estis permesite fremdaj kultoj.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La vortoj per kiu kristanismo estis deklarita “religio illicita” preskaŭ ripetas la konceptojn proponitajn de akuzantoj kontraŭ Paŭlo kaj Sila de la ĉapitro 16 de la Agoj de la Apostoloj: “20 kaj kondukinte ilin al la urbestroj, diris: Ĉi tiuj homoj treege maltrankviligas nian urbon, estante Judoj, 21 kaj ili proklamas morojn, kiujn ne decas akcepti nek fari por ni, kiuj estas Romanoj".
  2. Vere, la unua kiu uzis la sintagmon “religio licita” estis Tertuliano en Apologeticus 21,1 por priskribi la apartan juran statuson de judismo sub la romia imperio. Tiu statuso, laŭ Tertuliano, tro malsamis kompare kun la “religio illicita” dekretita rilate kristanimon. La esprimo ne estis trovita en la romia leĝaro. Judoj energie kontraŭis kristanismon kiel videblas en Agoj de la Apostoloj (13, 44; 13, 50; 14; 17, 4; 18,12; 20, 12).
  3. Esler, Community and Gospel in Luke–Acts, p. 211.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]