Apostola vikariato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Apostola vikario)
Jump to navigation Jump to search

Apostola vikariato estas administra unuo en la romkatolika eklezio, ofte establita anstataŭ normala episkopujo tie kie la katolika eklezio estas malmultnombra kaj/aŭ malstabila, kaj gvidata de apostola vikario, kiu kutime estas iu titulara episkopo.

La apostola vikariato estas difinita ĉe la Kodo de kanona juro en la kanono 371 §1: “La apostola vikariato, apostola prefekturo, estas determinita porcio de la popolo de Dio kiu, pro apartaj eventoj, ne estis jam konstituata kiel diocezo kaj konfidita al la paŝtitaj zorgoj de apostola vikario aŭ apostola prefekto, kiuj ilin gvidas ŝarĝitaj de la papo”.

Praktike temas pri formo de porcia eklezio, egaligita al diocezo. Ĝi difiniĝas danke al sia teritorio kaj danke al la gvido de la apostola vikario, kiu estas episkopo kaj plenumas ĉiujn taskojn de la ordinara dioceza episkopo. La motivo pro kiu determinita zono ne fariĝas diocezo, sed apostola vikariato, kuŝas en la fakto ke ĝi troviĝas en zono en kiu kristanismo ankoraŭ ne sufiĉe radikiĝis kaj ne eblus konstitui veran diocezon pro manko de klerikaro taŭga.

La apostola vikario, malsame ol la dioceza episkopo, povas plenumi la Viziton al la apostolaj lokoj pere de prokuratoro.[1]

La apostolaj vikariatoj estas nune (julio 2015) 88.

Apostola Vikariato de la Nordo[redakti | redakti fonton]

Post la protestanta Reformacio ekzistis de 1667 ĝis 1929 la Apostola Vikariato de la Nordo en norda Germanio (kaj parte Skandinavio), kie la katolikaj episkopujoj estis ĉesintaj funkcii.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kodo de kanona juro, 400 §3.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]