AquaDom

El Vikipedio, la libera enciklopedio


AquaDom
publika akvario
Malfermo 2-a de decembro 2003
Lando Germanio vd
Situo Berlin-Mitte
Situanta sur Karl-Liebknecht-Straße
Situo
Geografia situo 52° 31′ 11″ N, 13° 24′ 10″ O (mapo)52.519713.4028Koordinatoj: 52° 31′ 11″ N, 13° 24′ 10″ O (mapo)
AquaDom (Berlino)
AquaDom (Berlino)
DEC
AquaDom
AquaDom
Situo de AquaDom
Map
AquaDom
vdr

AquaDom (mikse latine kaj Germane, "akvokupolo" aŭ "akvokatedralo") estis rulforma akvario el akrila vitro en la Hotelo Radisson Collection en la konstruaĵaro DomAquarée en Karl-Liebknecht-Straße en Berlin-Mitte, Berlino, Germanujo[1]. Ĝi estis 25 m alta kaj havis enan travideblan lifton. La konstruaĵaro DomAquarée inkludas ankaŭ oficejojn, muzeon, restoracion, kaj la akvarion Berlin Sea Life Centre. Aquadom krevis la 16-an de decembro de 2022, kun detruo de la tuta strukturo kaj morto de preskaŭ ĉiuj 1500 kaptitaj fiŝoj.

La akvario malfermiĝis la 2-an de decembro de 2003.[2] Ĝi kostis proksimume 12.8 milionoj da eŭroj.[3] Ĝi estis farita el 41 akrilaj paneloj - 26 por la ekstera cilindro kaj 15 por la ena lifta cilindro - kiujn oni kunfandis surloke.[4] Ĝi estis la plej granda cilindra akvario en la mondo laŭ la Guinness-libro de rekordoj.[5]

AquaDom enhavis 1 milionon da sala akvo kaj 1500 fiŝojn de pli ol 100 specioj.[4] En 2020, oni faris riparojn kaj modifojn, dreninte la akvujon kaj dumtempe formovinte la fiŝojn al bredejo en la keletaĝo.[6]

La akvujo krevis je 5:45 atm. la 16-an de decembro de 2022. La akvo kaj fiŝoj verŝiĝis en la hotelon kaj sur la straton, kie preskaŭ ĉiuj fiŝoj mortis. Du homoj estis vunditaj, kaj se la katastrofo estus okazinta dumtage, verŝajne pluraj homoj estus mortintaj.[7] Ĝis enketo pliprecizigos, oni provizore kulpigis materialan laciĝon pri la akcidento. AquaDom estas unu el pluraj katastrofoj kaj likoj, kiuj okazis en grandaj akrilaj akvarioj; aliaj ekzemploj estas T-Rex Café ĉe Disney Springs en Orlando, Florido, kaj la Dubajurba Akvario en la Dubajurba Vendejaro.[8]

Referencoj[redakti | redakti fonton]