Abenragel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ar-Riĝal)
Abenragel
Preclarissimus liber completus in iudiciis astrorum (Kitāb al-bāri' fi aḥkām an-nujūm), 1485
Preclarissimus liber completus in iudiciis astrorum (Kitāb al-bāri' fi aḥkām an-nujūm), 1485
Persona informo
علي بن أبي الرجال
Naskiĝo ĉirkaŭ 965
en Kajruano
Morto post 1037
Lingvoj araba vd
Profesio
Okupo astronomo vd
Verkado
Verkoj Kitāb al-bāri' fī aḥkām an-nujūm ("Pri la juĝoj de la steloj")
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Abu Ali ibn ar-Riĝal[1] (arabe أبو الحسن علي ابن أبي الرجال‎, Abū l-Ḥasan 'Alī ibn Abī l-Riĝāl aŝ-Ŝajbani, ofte konata kiel Haly, Hali, Albohazen Haly filii Abenragel aŭ Haly Abenragel, el ibn Riĝal; naskiĝis ĉirkaŭ 965 en Magrebo, mortis post 1037 en Kajruano) estis araba astrologo de fino de la 10-a jarcento kaj komenco de la 11-a jarcento, konata ĉefe pri sia traktaĵo pri steloj Kitāb al-bāri' fi aḥkām an-nujūm.[2]

En 988 Abenragel estis en Bagdado. Inter 1016 kaj 1019 li estas en rilato kun la kortego de Kajruano kie li verkis ekde 1037 sian ĉefan verkon Kitāb al-bāri' fi aḥkām an-nujūm.

Lia verko Kitāb al-bāri' fi aḥkām an-nujūm estis traduktita de Jehuda ben Moŝe al hispana lingvo por Alfonso la 10-a en 1254 kun la titolo Libro complido de los judizios de las estrellas. La nura manuskripto en kiu oni konservis tiun verkon estas la Ms. 3605 en la Nacia Biblioteko de Hispanio, kvankam ĝi enhavas nur kvin el la ok libroj kiuj komponis la kompletan verkon.

Kompleta libro pri la determinado de la steloj, 1523.

En 1485 estis tradukita en Venecio kompleta ekzemplero de la alfonsa verko al latino kaj publikigita de Erhard Ratdolt kiel Praeclarissimus liber completus in judiciis astrorum (La tre fama kompleta libro de la juĝoj de la steloj).[2] Tiu eldono kaj la postaj latinlingvaj versioj estas konataj ofte kiel De iudiciis astrorum (Pri la juĝoj de la steloj).[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Brockelmann, Carl (2016). History of the Arabic Written Tradition. BRILL. p. 233."Abu 'l- Hasan Ali b. Abi 'l-Rijal Abi'l-Rijál (the Abenragel of the Latins) al-Shaybáni al-Kātib al-Maghribi al-Qayrawāni, who may have taken part in al-Kuhi's observations in Baghdad."
  2. 2,0 2,1 «Libro completo acerca de la determinación de las estrellas». Monda Retbiblioteko. 1485. Konsultita la 14an de julio 2013.
  3. «Complete Book on the Judgment of the Stars». World Digital Library. 1523. Konsultita la 29an de Januaro 2021.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]